Humanisma judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Humanisma judismo (hebree יהדות הומניסטית Jahadut Humanistit) estas juda religia movado, kiu ofertas neteisman alternativon en la moderna juda vivo. Ĝi difinas judismon kiel la kulturan kaj historian sperton de la juda popolo kaj kuraĝigas, ke humanistaj kaj laikaj judoj celebru sian judan identecon per partopreno en la judaj festoj kaj vivociklaj eventoj per inspiraj ceremonioj, kiuj inspiriĝas de sed iras preter la tradicia literaturo.

Ĝia filozofia fundamento inkludas la jenajn ideojn:

  • Judo estas iu, kiu identiĝas kun la historio, kulturo, kaj estonteco de la juda popolo;
  • Judismo estas la historia kulturo de la juda popolo, kaj religio estas nur unu parto de tiu kulturo;
  • Juda identeco estas plej bone konservata en libera, plurisma medio;
  • Homoj havas la povon kaj respondecon formi siajn vivojn sendepende de supernatura aŭtoritato;
  • Etiko kaj moralo servu homajn bezonojn, kaj elektoj baziĝu sur konsidero de la konsekvencoj de agoj anstataŭ antaŭordonitaj reguloj;
  • Juda historio, kiel ĉia historio, estas homa sagao, atesto de la signifo de la homa potenco kaj homa respondeco. Bibliaj kaj aliaj tradiciaj tekstoj estas la produktoj de homa agado kaj plej bone komprenataj per arkeologio kaj alia scienca analizo;
  • La libero kaj digno de la juda popolo devas esti rigardataj kiel interligitaj kun la libero kaj digno de ĉiu homo.[1]

Principoj de kredo kaj praktiko[redakti | redakti fonton]

Humanisma judismo prezentas multe pli radikalan eliron el la tradicia juda religio ol Mordecai Kaplan (la kunfondinto de rekonstruisma judismo) iam ajn imagis. Kaplan redifinis Dion kaj aliajn tradiciajn religiajn terminojn por koherigi ilin kun la naturalisma mondrigardo kaj daŭrigis la uzon de tradicia preĝa lingvaĵo. Sherwin Wine, la fondinto de humanisma judismo, malakceptis tiun aliron kiel konfuzan, ĉar partoprenantoj povus atribui al tiuj vortoj kiun ajn difinon.[2] Wine strebis atingi filozofian koherecon kaj stabilecon per kreado de ritoj kaj ceremonioj, kiuj estas pure neteismaj. Diservoj kreiĝis por Ŝabato, Roŝ Haŝana, Jom Kippur, kaj aliaj judaj sanktaj tagoj kaj festoj, ofte per reinterpreto de ties signifo por koherigi ilin kun laika humanisma filozofio.[3]

Juda identeco kaj interreligia (ge)edz(in)iĝo[redakti | redakti fonton]

En humanisma judismo, juda identeco grandparte devenas de memidentiĝo.[4] Rabenoj kaj aliaj trejnitaj gvidantoj kondukas (ge)edz(in)iĝojn inter judoj kaj nejudoj, kaj la humanisma judisma movado, malsame ol la konservema kaj ortodoksa judaj movadoj, ne faras decidon aŭ agadon kontraŭ interreligia (ge)edz(in)iĝo, sed anstataŭe atestas, ke "interreligia (ge)edz(in)iĝo estas usona juda realaĵo — natura konsekvenco de liberala socio kie individuoj havas la liberon por edz(in)iĝi al kiu ajn ili volas... ke interreligia (ge)edz(in)iĝo estas nek bona nek malbona, same kiel la (ge)edz(in)iĝo de du judoj, per si mem, estas nek bona nek malbona. La morala valoro de (ge)edz(in)iĝo ĉiam dependas de la kvalito de la homa rilato — de la grado de reciprokaj amo kaj respekto, kiun la paro efektivigas."[5] Laikaj humanismaj rabenoj kaj gvidantoj ankaŭ kunkondukas kun aliaj interkulturaj (ge)edz(in)iĝoj inter judoj kaj nejudoj. Tiuj vidpunktoj pri juda identeco kaj interreligia (ge)edz(in)iĝo estas kritikataj de tiuj, kiuj kredas, ke ili rapidigos la asimiliĝon de judoj en la ĝeneralan socion kaj do adverse afekcios la judan kontinuecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "What is Humanistic Judaism?" The Society for Humanistic Judaism.
  2. Wine, Sherwin. (1985) Judaism Beyond God. Society for Humanistic Judaism. ISBN 978-0912645087.
  3. Rosenfeld, Max. (1997) Festivals, folklore & philosophy: A secularist revisits Jewish traditions. Sholom Aleichem Club. ISBN 978-0961087029.
  4. Pri konvertiĝo (angla)
  5. "Statement on Intermarriage". Association of Humanistic Rabbis, 1974.