Saltu al enhavo

Humanismaj sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Humanismaj sciencoj[1] (antropologio, sociologio, filozofio, lingvistiko, historio, literaturo, juro ktp.) estas kolektiva nomo ofte uzata por indiki tiujn sciencojn kiuj ne apartenas al la ekzaktaj sciencoj. Ili pristudas la filozofiajn, biologiajn, sociajn, jurajn kaj kulturajn aspektojn de la homa vivo[2].

Modernaj aliroj en la homaj sciencoj integras komprenon de homa strukturo, funkcio, kaj adaptado kun pli larĝa esplorado de kio signifas esti homa.

Specifaj homaj sciencoj (krom antropologio, etiko kaj ekonomio) inkluzivas psikologion, sociologion kaj lingvistikon. Estas debato ĉu matematiko estas io homa aŭ se ĝi estas universala - vidi filozofion de matematiko pri tio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Paul Neergaard, La sencovasteco de kelkaj vortoj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto., (PDF), Esperantologio / Esperanto Studies 1 (1999), 3–4
  2. (en) Human sciences, Universitato de Oksfordo. Arkivita el la originalo la 4-an de marto 2017. Alirite la 3-an de marto 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]