Humanoida roboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roboto Aŝimo de Honda
Humanoida roboto Aŝimo de Honda, Japanio.

Humanoida roboto estas maŝino kiu havas homsimilan korpoformon, kontraŭe al aliformaj maŝinoj kiel ekzemple la industriaj robotoj aŭ la robotan hundon AIBO.  Krom la esploro, humanoidaj robotoj estas kreitaj por transpreni homajn taskojn de persona asistanto kiu povas helpi al malsanuloj kaj maljunuloj, aŭ kiu povas fari takstojn en malpuraj aŭ danĝeraj laborlokoj. Ili povas ankaŭ funkcii por tasko en akceptejo de hotelo, biblioteko aŭ taskoj en autofabrika linio. Humanoidaj robotoj povas transpreni tiujn taskojn tiom longe kiom ili havas la taŭgan programaron.  

Ekzistas androidaj robotoj kaj kiborgoj.   

Androidoj[redakti | redakti fonton]

Androida roboto en Japanio.
Androida roboto en Japanio.

Androido estas specifa humanoida roboto ĉe kiu plej ofte oni ne tuj rimarkas ke temas pri artefarita vivantaĵo. La termino androido estas derivata de la kombino de la grekaj vortoj ἀνήρ (anér, viro aŭ homo) kaj εἶδος (eídos, formo, aspekto). Ĉar la greka vorto εἶδος (eidos) ne nur signifas homo sed ankaŭ viro, iuj subdividas la homsimilajn robotojn inter viraj kaj inaj robotoj, kiujn oni nomas en la angla androids kaj gynoids, sed ĝenerale homaj robotoj de ambaŭ seksoj kutime nomiĝas androidoj.

La androida roboto Actroid el 2003 kreita de la japana Universitato de Osako ne povas marŝi, sed ja paroli kaj reagi je homoj.

Kompareblaj androidaj robotoj estas EVeR-1 kaj EveR-2 el Suda Koreio aŭ la parolanta roboto Zora kreita en 2014 de la flandra firmao QBMT (zorarobotics) por revalidigo, tomboprevento kaj animado de maljunuloj.

Kiborgoj[redakti | redakti fonton]

Kiborgoj aŭ ciborgoj (de la angla cyborg) estas maŝinoj parte biologiaj aŭ eĉ homoj kun partoj artefaritaj (ekz-e elektronikaj, mekanikaj aŭ robotaj).  

Laŭ certaj difinoj de la koncepto multaj de niatempuloj sur la tero estas fakte jam kiborgoj, nome homoj kiuj posedas elektronikan implantaĵon kiel ekzemple korregulilosenfibrililokoĥlea enplantaĵo. En la pasinteco kiborgoj estis nomataj bionikaj homoj.    

Kiborgisto Neil Harbisson.
Kiborgisto Neil Harbisson.

Humanoida poliglota roboto[redakti | redakti fonton]

Poliglota roboto NAO el Japanio.
Poliglota roboto NAO el Japanio.

Junko Chihira estas humanoida poliglota roboto kiu estas parto de multe pli granda penado fare de Japanio por prepari sin por la Olimpikoj Ludoj en Tokio en la jaro 2020. Ĉi tiu super-realisma androida roboto kreita de Toshiba laboras plentempe en turisma informcentro en Tokio. Ĝi povas saluti klientojn kaj informi vizitantojn parolante en la japana, ĉina, angla, germana lingvoj kaj eĉ en gestolingvo[1]. Dum demonstracio ĉe la Ars Electronica Festivalo en la aŭtria urbo Linz[2], la homeca robota pupo Samantha montris siajn "kapablojn", kiuj inkluzivas reagi al tuŝado, brakumado kaj ĝemado - kaj memori individuojn. Laŭdire Samantha povas interagi, paroli plurajn lingvojn (angla, germana kaj hispana, ...) kaj lerni novajn aferojn danke al programaro de artefarita intelekto (AI)[3]. Flash Robotics fokusas sur sia roboto nomitan Emys, helpe de popolinvestado fare de Kickstarter, por ebligi la lernadon de la angla aŭ hispana[4]. La programebla ludila roboto NAO de la firmao Aldebaran Robotics jam kapablas paroli en 19 lingvoj[5].

Sciencfikcio[redakti | redakti fonton]

La termino roboto estis unue uzita en 1920 fare de la ĉeĥa verkisto Karel Čapek en sia verko R.U.R. (Rossum Universalaj Robotoj). En la filmo Metropolis de Fritz Lang el jaro 1927, aktorino Brigitte Helm ludis la roboton Maria kaj ekde la 1940-aj jaroj Isaac Asimov verkis multajn robotajn rakontojn. Li ankaŭ konceptis la tri leĝojn de la robotiko. Ekde la 1960-aj jaroj, robotoj regule aperis en filmoj kaj televidserioj kiel ekzemple Doctor Who, Star Trek kaj Star Wars.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Humanoids, Popular Science Arkivigite je 2016-08-12 per la retarkivo Wayback Machine.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Victor Tangermann, Six Life-Like Robots That Prove The Future of Human Evolution is Synthetic, Futurism.com, la 9-a de oktobro 2017.
  2. (angla) Violet Baudelaire, Female Robot has Very Human Experience Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, la 28-a de septembro 2017.
  3. (angla) Owen Hughes, The man behind the world famous sex robot wants to make one that speaks Welsh (la viro malantaŭ la mondfama seksroboto deziras fari tian roboton kiu parolas la kimran), Wales Online, la 29-a de decembro 2017.
  4. (franca) Alexis Orsini, Oubliez les cours particuliers : le robot Emys enseigne les langues étrangères à votre enfant (Forgesu la privatajn kursojn: la roboto Emys instruas la fremdlingvojn al via infano) ,Numerama, la 1-a de marto 2017.
  5. (franca) Le robot humanoïde NAO Evolution est capable de parler 19 langues! (la humanoida roboto NAO Evolution kapablas paroli 19 lingvojn!), Génération Robots.