Ochlenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Humberg)
Ochlenberg
Blazono de Ochlenberg
Blazono de Ochlenberg
Blazono de Ochlenberg
Ochlenberg
Ochlenberg
Ochlenberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 8′ 58″ N 7° 44′ 9″ O / 47.14944 °N, 7.73583 °O / 47.14944; 7.73583 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 58″ N 7° 44′ 9″ O / 47.14944 °N, 7.73583 °O / 47.14944; 7.73583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 577
Areo 12,13 km²
Alteco 580 m super marnivelo
Poŝtkodo 3367
Komunumkodo 0985
Mapo de Ochlenberg
Mapo de Ochlenberg
Mapo de Ochlenberg
vdr

Ochlenberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ochlenberg situas en monteta kamparo en la Svisa Mezlando proksimume meze inter la urboj Langenthal kaj Burgdorf. La komunuman teritorion senakvigas la rivereto Staufenbach, kiu alfluas al Önz. La komunumo konsistas el tuta serio da malgrandaj vilaĝoj, nomo Ochlenberg, Aspi (sur alteco de 632 m s.m.), Dornegg (sur alteco de 606 m s.m.), Duppetal (sur alteco de 566 m s.m.), Humberg (sur alteco de 572 m s.m.), Oschwand (sur alteco de 626 m s.m.), Sulzberg (sur alteco de 567 m s.m.), Spych (sur alteco de 605 m s.m.), Stauffenbach (sur alteco de 541 m s.m.), Wäckerschwend (sur alteco de 738 m s.m.), kaj Willershüseren (sur alteco de 576 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,13 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 62,7% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ochlenberg limas en nordo al Thörigen, al nordnordoriento al Bleienbach, en nordoriento al Rütschelen, en oriento al Leimiswil, en sudoriento al Ursenbach, en sudsudoriento al Oeschenbach, en sudo al Wynigen, en sudokcidento al Seeberg, en nordokcidento al Hermiswil, kaj en nordnordokcidento al Bettenhausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ochlenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la flanka kantona vojo n-ro 1450 de Thörigen al Kleindietwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 12 kilometrojn nordokcidente aupud Wangen ĉe Aro. Ochlenberg ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ochlenberg datiĝas el la jaro 1612 Ochliberg. En la 14-a jarcento Ochlenberg supozeble apartenis al la kiburga kamparvoktejo Murgeten, kiu en la jaro 1406 fariĝis havaĵo de Berno.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]