Humboldt-lernejo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Humboldt-lernejo (Erfurt))
La unua loko de la lernejo, en Michaelis-strato, ĝis 1909
La restinta orienta alo de la antaŭ la milito granda gimnazio, kiu estas nun elementa lernejo
La memorigtabulo pri la en la lernejo malbone traktitaj judoj

La Humboldt-lernejo (germane: Humboldt-Schule) estas en 1879 fondita iama nehumanisma gimnazio en Erfurto, Juri-Gagarin-Ring 126. Ekde 1991 ĝi estas bazlernejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fonditis la lernejo en la 17.4.1879 kiel supera burĝa lernejo kaj estis ĉe Collegium maius en la Michaelis-strato, iama universitata ejo. Antaŭ la nova lerneja funkcio la Kolegio servis dum jardekoj kiel laborejo por malriĉuloj. Pro rapide kreskanta nombro da lernantoj pro la industria evoluo de la urbo la konstruaĵo baldaŭ evidentiĝis esti tro malgranda. En la nova konstruaĵo de ĉe Krämpfer-ringobulvardo. Ĝi inaŭguritis en la 20.10.1909 kaj ofertis kleriglokon por 800 lernantoj. La nova lernejo havis je dispono elstarajn fakĉambrojn kaj ekipaĵojn por natursciencaj fakoj - eĉ laŭ hodiaŭaj vidpunktoj. Krome ekzistis por la lernejo propra stelobservejo kaj atelieroj (ĉarpentado, seruristado, forĝado), sporthalo kun moderna interno, biblioteko kaj granda aŭlo kun pianego kaj koncertorgeno!

Okaze de la 50-a datreveno fondiĝa ĝi nomitis honore al la fratoj Wilhelm von Humboldt kaj Alexander von Humboldt Humboldt-lernejo, en la 17.4.1929.

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 la lernejestraro tre favore subtenis la novan sistemon. En la kuro de la Kristala nokto estis pelita 197 arestitaj judoj en tiun ĉi lernejon de kie sekvis la deportado al la koncentrejo Buchenwald. Je la fino de la Dua mondmilito la lernejo uzatas ankaŭ por evakuadoj kaj aliaj militaj celoj. En la 19.2.1945 trafis la lernejon blockbuster-bomo, tute detruis la lernejon kaj mortigis 11 homojn, inter ili 4 lernantoj kiuj servis kiel fajrogvatantoj.[1]

La restoj de la ĉefa konstruaĵo apud la ringobulvardo malkonstruitis la sekvintajn jarojn. Nur la eosta alo, kiu estis ne tro damaĝita, rekonstruitis kaj reŭzitis kiel instruadloko. Samtempe estiĝis pedagogia novkonceptigo laŭ la ideoj socialismaj kun plua pligrandigo de la natursciencaj sekcioj. Sekve plej gravis matematiko, fiziko, kemio, biologio, civitana edukado. Sed lernigitis ankaŭ historio, geografio, germana/angla/latina/franca/rusa lingvoj, muziko kaj gimnastiko. Eksperimentoj en la natursciencaj fakoj ankaŭ tre gravis. La religia instruado inverse ĉesis komplete ĉar religiaĵoj taksitis esti tute privata afero.. La kontraŭreligia sinteno igis la instruiston pri muziko kaj postan vajmaran altlernejprofesoron Gert Frischmuth maldungiĝi proprainstige post kiam li aŭdis pri minacanta negativa averto pro siaj eklezimuzikaj agadoj. En la kuro de la edukaj reformoj de GDR en 1959 la lernejo iĝis unu el tri en Erfurto ekzistantaj t.n. Erweiterte Oberschule.

Ŝanĝo lernejtipa post la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1991 la lernejo malfonditis kiel naturscienca edukejo kun trapasadebleco de abiturienaj ekzamenoj. Multaj ekipaĵoj, libroj, lernadiloj kaj modeloj barbare detruitis. Tamen ne ĉesis la lerneja funkcio: ekde tiam gastas tie ĉi bazlernejo titole Grundschule 9, Humboldt-Schule. En la lerneja jaro 2014/15 zorgas pri la instruado de ĉ. 180 lernantoj 12 instruistoj, 9 edukistinoj, du specialaj pedagogoj por handikapuloj, du instruistoj por lernantoj kies gepatra lingvo ne estas la germana, unu integrighelpanto, unu sociala laboristino.

Famaj lernintoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: ""Nie wieder Faschismus!" En: Thüringer Allgemeine, 14.6.2014; videblas ĉi-retpaĝe ankaŭ foto de la grandega iama lernejkomplekso.
  • Volker Freche und Jürgen Zerull: Humboldtschule zu Erfurt 1879 – 2009. In: Thüringer Naturbrief vom 4. September 2008.
  • Birgit Kummer: Humboldt im Namen, Erfurter Schule feiert heute 130-jähriges Gründungsjubiläum. In: Thüringer Allgemeine vom 17. April 2009.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Wolf: Erfurt im Luftkrieg 1939-1945 (Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Bd. 4). Glau Verlag, Jena 2005, ISBN 3-931743-89-6, S.173. La nomoj de la kvar lernintoj estas: Manfred Geinitz, Rolf-Roger Heinrich, Jörn Rothe, Hans Schmidt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝeto Arkivigite je 2015-01-30 per la retarkivo Wayback Machine