„ Nia generacio fine alproksimiĝas al subiro. Niaj haroj grizas, aŭ se ni volas esti iom malpli realismaj, "arĝentas". Ni povas pristudi nian pasinton, kaj eĉ nian mallongan estonton, en tiu mezaĝo nia. Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? Ne tro. "Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? ne tro" estas la konkludo de la olda Auld en lia kvara poem-libro "humoroj". Li enfermas en ĝin sian maturecon skeptikan, spitan, pretan bilanci pasintajn pekojn kaj erarojn : kaj la rezulto de la bilanco, gvida fadeno de la tuta poem-kolekto, estas, ke "ne valoras", ke la sekvo estos "spleno kaj riproĉoj", ke "ĉia streb' abortas". Restas "nur soifego", "groteskas l' aspiroj", kaj "olda kaj eluzita ĉifono" emas perdiĝi kun "murditaj idealoj". Demando trakuras la versojn, kaj estas mem respondo : "Cu gravis ĉio ĉi?". De la ĉapitroj de "Infana raso" ĝis la nunaj poemoj, tiu ĉi sento pri vakuo de la homaj vivoj kaj de la tuta universo ("galaksio, galaksio - kie Dio? - Mankas") fariĝis pli intensa, mi dirus paradokse, preskaŭ palpebla : kaj fakte ĝi kristaliĝis en imagoj neforgeseblaj. Kio, tamen, kulpas aŭ respondecas? Ĉu ne estus eble la kruda vero, ke la vivo estas grizaĵo, kaj sole junuloj kaj poetoj ne akceptas tiun ĉi veron, kaj obstinas kredi, ke ĝi estos, - respektive, ke ĝi devis esti - io alia? Tiujn malnovajn problemojn ni alfrontas tra la poezio de Auld, kiu ne plu ludetas kun tipografiaj strangaĵoj, sed koncentrigas konceptojn en imagojn, eĉ en dense signifajn vortojn, kies malofteco evidente plezurigas lin (sed ne ĉiam la leganton, kies kunsenton kaj ĝuonb rompas la nekutimeco de kelkaj esprimoj kaj la sekva helpopeto al vort-klarigoj). ”