Humphrey, duko de Gloucester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Humphrey de Lankastro
Duko de Gloucester kaj patrono de humanistoj kaj de la artoj
HumphreyGloucester.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-a de oktobro 1390
en Kastelo de Vincennes, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 23-a de februaro 1447
en Bury St Edmunds, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Tombo Abatejo de Sankta Albano [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Familio
Dinastio Lankastroj [#]
Patro Henriko la 4-a de Anglio [#]
Patrino Mary de Bohun [#]
Gefratoj Philippa of England • Blanche of England • Henriko la 5-aJohano de Lankastro • Thomas of Lancaster, 1st Duke of Clarence [#]
Edzino Ĵakelina de Bavario • Eleanor, Duchess of Gloucester [#]
Idoj Antigone Plantagenet [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Humphrey de Lankastro (1390-1447)[1] estis duko de Gloucester, 1-a Grafo de Pembroke, Grafo de Henegovio, Grafo de Zelando, Grafo de Nederlando, Grafo de Flandrio, patrono de humanistoj, kromnomita La bona duko Humphrey. Li estis la kvara kaj pli juna filo de Henriko la 4-a (1366-1413), frato de Henriko la 5-a kaj onklo de Henriko la 6-a. Li ricevis sian nomon omaĝe al sia pripatrina avo Humphrey de Bohun, 7-a Grafo de Hereford (1341-1373).

Iom antaŭ la 7-a de marto 1423[1] li edziĝis unue al Ĵakelina de Hainaut (1401-1436), filino de Vilhelmo la 4-a[2], Grafo de Hainaut (1365-1417) kaj Margerita de Burgonjo[3] (1374-1441), kaj inter 1428 kaj 1431, en duaj nuptoj al Eleanor, Dukino de Gloucester (1400-1452). Li kaj Ĵakelina divorcis en la 9-a de julio 1428 laŭ papa dekreto. Li estis kreita 1-a Duko de Gloucester en la 16-a de majo 1414.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en la francaj militoj dum la regado de Henriko la 5-a, kaj vundiĝis dum la Batalo de Azincourt. Sur lia mortolito, Henriko la 5-a lin indikis kiel reganto de Anglio dum la malpliaĝeco de sia filo, sed la Parlamento rifuzis la nomiĝon kaj rego-konsilio kreiĝis, kun lia frato, Johano de Lankastro, Duko de Bedford[4] (1389-1435) kiel Protektanto. Pro sia temerara edziĝo al Ĵakelina de Hainaut (1401-1436), kaj siaj obstinaj pledoj rilate al siaj titoloj en Hainaut kaj Zelando, Gloucester faris ĉion eblan por malamikigi la Dukon el Burgonjo (1396-1467) kontraŭ la anglojn, dum lia provoj je konkero de novaj princlandoj estis malprosperaj.

En 1425, liaj kvereloj kun Henry Beaufort (1375-1447)[5] pro heredaj kialoj, komencis kaj daŭris ilian tutan vivon, kun efemeraj repaciĝoj. La ĉefa makulo en la karaktero de Gloucester estas lia korinklino al sia frato, la Duko de Bedford, kiu ofte penis bremsi siajn malsaĝĵon kaj senprudentecon. Post la morto de Bedford, lia opozicio al sia duon-onklo kaj estonta Kardinalo Beaufort fariĝis pli kaj pli perforta, kun Gloucester reprezentante la militan partion, popularan antaŭ la parlamento kaj la nacio, dum Beaufort estis la ĉefo de la paco-partio, kiu havis fortan reprezentivecon en la Konsilio. Temis pri la malnova batalo inter la kortego kaj la konstituciaj partioj alivestite.

En 1436, Filipo la bona (1396-1467) atakis Calais-on. Duko Humphrey indikiĝis kiel komandanto de la trupoj. La flandroj atakis surteren sed la angla rezisto montris sin solida. Li marŝis kun la armeo ĝis Bailleul, Nordo, kondukante la anglojn al sekureco, kaj minacante St. Omer antaŭ ol enŝipiĝi hejmen.

Humprey estis solide populara rilate al la londona loĝantaro kaj la Komunulara Ĉambro. Li ankaŭ estis vaste reputaciata kiel patrono de la lernado kaj de la artoj. Lia populareco kaj lerteco pri la pacokonservado rezultis al li kiel Ĉefjustico el Suda Kimrio.

Kiam lia frato Johano de Bedford mortis en 1435, Humphrey de Gloucester kaj Henriko Beaufort disputis la regadon. La unua deziris daŭrigi la militon kontraŭ Francio, kaj la dua deziris negoci paŭzon. La lando estis lace disbatita kaj nekapabla je daŭrigo de ekstreme altkosta konflikto. Krom tio, ĵusaj fiaskoj malkuraĝigis multajn tiamajn milito-apogantojn. La Parlamento elektas Beaufort, kiu sendas al Parizo, William de la Pole, 1-a Duko de Suffolk (1396-1450) kaj la filo pli juna de la kanceliero Rikardo la 2-a (1367-1400), por negoci halton surbaze de la milita "status quo" decidita en Tours, en 1444.

En 1445, Henriko la 6-a (1421-1471) edziĝas al Margareta de Anĵuo (1430-1482), priedziĝa nevino de Karlo la 7-a (1403-1461). La povo falas en la manojn de la Grafo de Suffolk, kaj de Edmond Beaufort, 2-a Grafo de Somerset[6] (1406-1455), kiu prepariĝas por nova alianco. Lia unua procedo estis forigi Humphrey de Gloucester kiu eble malakceptos la akordon. Tiam, la edzino de Hmphrey estas kondamnita pro sorĉado kaj malliberigita vivodaŭre. En la 18-a de februaro 1447, li estas arestita, akuzito kiel ribeloprovo kontraŭ Kimrio. Post kvin tagoj li mortas en la arestejo sub neklaraj cirkonstancoj, tre eble murdita. Henri Beaufort estas akuzita pri lia murdo.

La konfuza historio pri la dukoj de Gloucester[redakti | redakti fonton]

La duklando de Gloucester estis plurfoje rekreita. La unua Duko de Gloucester estis Thomas de Woodstock (1355-1397), dektria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La titolo estingiĝis okaze de lia morto, same kiel okazis dum la dua kreado al Humphrey de Lankastro (1390-1447), kvara filo de Henriko la 4-a, kies titolo ankaŭ estingiĝis post lia morto.

La titolo estis trie asignita la Rikardo Plantaĝeneto (1452-1485). Kiam Rikardo fariĝis reĝo, la duklando fandiĝis kun la krono. Post la morto de Rikardo, la titolo estis konsiderita malbonaŭgura, pro tio ke la tri unuaj dukoj ĉiuj mortis ne lasinte heredantojn. Sekve, dum pli ol 150 jaroj la titolo restis senasignite. La venonta Duko de Gloucester estis Henriko Stuarto, Duko de Gloucester (1640-1660), kiu ricevis la titolon en majo 1660 kaj mortis je variolo en la 21-a de septembro de la sama jaro.

La duklando estis refoje asignita al Princo Vilhelmo, Duko de Gloucester (1689-1700), filo de Ana, Reĝino de Britio (1665-1714). Li estis nomita Duko de Gloucester dum sia tuta vivo, tamen, la duklando neniam estis formale kreita. Frederiko, Princo de Kimrio (1707-1751) estis alnomita Duko de Gloucester inter 1718 kaj 1726, tamen li estis kreita Duko de Edinburgo anstataŭe de Gloucester.

Vilhelmo Henriko, Duko de Gloucester kaj Edinburgo (1743-1805) estis kreita Duko de Gloucester, tamen lia frato, la reĝo Georgo la 3-a el Britio ankaŭ uzis la saman titolon kiel Duko de Gloucester kaj Edinburgo.

Henriko, Duko de Gloucester (1900-1974), filo de Georgo la 5-a, estis kreita Duko de Gloucester kaj okaze de lia morto, lia filo Rikardo (n. 1944) ankoraŭ konservas la titolon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 English Monarchs
  2. The Peerage
  3. The Peerage
  4. Luminarium.org
  5. Luminarium.org
  6. Edmond Beaufort, 2-a Grafo de Somerset estis duonfrato de Henriko la 4-a (Anglio) (1366-1413)