Humphrey Tonkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Humphrey R. Tonkin)
Humphrey Tonkin

Humphrey Tonkin en UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1939
en Truro
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco anglo
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de KembriĝoUniversitato Harvard
Subskribo Humphrey Tonkin
Okupo
Okupo profesorolingvistoesperantistoesperantologoverkisto • intervjuito en televida intervjua programo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Honora Prezidanto de TEJO,
prezidinto de TEJO kaj UEA.
vdr

Humphrey Richard TONKIN [hamfri] (naskiĝis la 2-an de decembro 1939 en Truro) estas brita-usona esperantisto, eksa prezidanto de TEJO kaj UEA.

Humphrey Tonkin venas de Britio kaj loĝas nun en Usono. Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.

Tonkin esperantistiĝis en 1956. Li kunfondis la junularan Esperanto-asocion en Britio en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis Estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis la revuon Kontakto; li ankaŭ estis ties unua redaktoro.

En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li posteniĝis ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino.

Tonkin estas Honora prezidanto de TEJO (ekde 1971) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Cetere li estas estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), redaktas la interlingvistan parton de la bibliografio de MLA, prestiĝa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Li kunredaktas la revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Aktuale en 2008, li grave kontribuis al la statuto de UEA el 1980.

En 2010 UEA eldonis La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (ISBN 978-92-9017-113-3).

Tonkin partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj[redakti | redakti fonton]

En 2022 Esperantic Studies Foundation kreis fonduson kiu portas lian nomon; "Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj" (angle Humphrey Tonkin Fund for Innovation') por akceli novajn projektojn, esplorojn en edukado kaj lingva justeco.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Humphrey Tonkin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Personaj[redakti | redakti fonton]

Verkoj, prelegoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto:

En la Angla:

Humphrey Tonkin havas du eldonitajn librojn pri verkoj de Edmund Spenser:

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]

Fonduso Tonkin[redakti | redakti fonton]

Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj

Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Ivo Lapenna
Grégoire Maertens
19741980
19861989
Grégoire Maertens
John C. Wells
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.