Humphry Davy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humphry Davy

Sir Humphry DAVY [HANfri DEJvi] (naskiĝis la 17-an de decembro 1778 en Penzanco (Anglio), mortis la 29-an de majo 1829 en Ĝenevo) estis angla kemiisto.

Ekde 1802 li estis profesoro pri kemio en Londono. Inter 1820 kaj 1827 li prezidis la Reĝan Societon.

Post kiam Alessandro Volta en 1800 konstruis la unuajn elektrajn pilojn, Davy estis inter la unuaj, kiuj uzis elektron por kemiaj analizoj. Per tio li malkovris la elementojn natrio, kalio, bario, stroncio, kalcio kaj magnezio. Li ankaŭ demonstris la elementecon de kloro kaj la fakton, ke klorata acido ne enhavas oksigenon. Tio malpruvis teorion de Antoine Lavoisier, laŭ kiu oksigeno estas nepra parto de acidoj.

Li inventis la Davy-lampon, sekuran lampon por minejoj, kiu indikas la ĉeeston de minejaj gasoj, sed ne eksplodigas ilin. En mem-eksperimento li demonstris la anestezan efikon de ridgaso. Liaj laboroj estis bazo por la evoluigo de kemia fotografio.

Li havis la kutimon gustumi aŭ flarumi nekonatajn kemiajn substancojn. Tio malutilis lian sanon, tiel ke li mortis nur 51-jara. Lia asistanto Michael Faraday daŭrigis lian laboron kaj iĝis eĉ pli fama ol Davy, kiu laŭdire nomis lin "sia plej granda malkovro".

Bildgalerio

Aliaj projektoj