Saltu al enhavo

Hunĉun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hunĉun
kantonnivela urbo
limurbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 133300
Demografio
Loĝantaro 225 454  (2010) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 52′ N, 130° 22′ O (mapo)42.86788130.35845Koordinatoj: 42° 52′ N, 130° 22′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 5141,29 km² ( 514 129 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Hunĉun (Ĉinio)
Hunĉun (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Hunĉun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hunchun [+]
vdr

Hunĉun, per simpligita ĉina skribo 珲春市, per tradicia ĉina skribo 琿春市 per korea alfabeto 혼춘시 estas distriktonivela urbego en Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano, en provinco Ĝilinio en nordorienta Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas laŭ loka triba lingvo: "limlando".

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 239 359 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas proksime al la limoj kun Nord-Koreio kaj Rusio laŭ dekstra bordo de rivero sur areo 5 145 km² averaĝe 41 metrojn super la marnivelo. Hunĉun administras 14 dividaĵojn. Vladivostok troviĝas 127, provinca sidejo Ĉangĉuno 421, ĉefurbo Pekino 1209, Ŝanhajo 1516 km laŭ [1].

Situante ĉe la trilima punkto (Ĉinio, Rusio kaj Nord-Koreio), ĝi ĝuas strategian lokon. Ekde la fruaj 1990-aj jaroj la ĉina registaro investis signife en transformado de Hunĉun en regionan ekonomian centron kaj konkrete en 1992 la ĉina parlamento aprobis la starigon de la Lima Ekonomia Kunlabora Zono. En 2002 ankaŭ la Ĉin-Rusia Komerca Zono estis establitaj ene. En 2013 oni anoncis komunan interkonsenton pri eksportado de tekstiloj al Nord-Koreio. La urbego fokusiĝas al la disvolviĝo de marmanĝaĵa prilaborado, elektronika produkta fabrikado, biofarmacio kaj tekstila industrio.

Stacidomo

Komence de la 1990-aj jaroj oni konstruis fervojon kaj plibonigis la aŭtovojon al Hunĉun. La rivera ponto ligas la urbegon al nordkorea vilaĝo. Tiu ponto estis konstruita dum la japana okupado en 1938. En 2010 la ponto estis renovigita kiel parto de interkonsento inter Nord-Koreio kaj Ĉinio por modernigi la havenon Rason en Nord-Koreio. Krome nova fervoja linio estis konstruita al la proksima rusa areo en 2000. La fervoja linio Ĉangĉuno-Hunĉun-Vladivostok estis malfermita en 2010.

La klimato estas modera musona klimato. La jara averaĝa temperaturo estas 7 °C kaj varias inter 2-13 °C. Jare averaĝe pluvas 627 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte julie kaj aŭguste, inter decembro-februaro malofte pluvas aŭ neĝas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Bildoj pri Hunĉun
Strato kun ŝildoj en la ĉina, korea kaj rusa lingvoj
Memorejo pri martiroj
Aŭtovoja stacio
Aŭtobusa domego
Ĉefpordego de la haveno
Rusa vendejo
Pordego
Korea-rusa ponto
Havena ĉefenirejo