Hunahpu kaj Iŝbalanke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Popol Vuh rakontas pri la dioj ĝemeloj Hunahpu kaj Ixbalanke, kiuj naskiĝis el Hun-Hunahpu kaj la pucelo Iŝkik ĉe la grotoj de Ŝibalba. Iŝkik gravediĝis per la salivo de la Kalabasarbo kie troviĝis la kapo de Hun-Hunahpu kaj poste ŝi supreniris eksteren, eskapante de la Sinjoroj de Ŝibalba. Unu el ili estis ŝia patro, Kuĉumakik. Iŝkik estis akceptita kaj flegita de Iŝmukane, kiu zorgis pri la 2 pli aĝaj filoj de Hun-Hunahpu.

Hunahpu kaj Iŝbalanke trovis la pilkludejon konstruita de ilia patro, kaj la ludado ĝenis la Sinjorojn de Ŝibalba, laŭ Popol Vuh:

Kaj aŭdinte ilin, la Sinjoroj de Ŝibalba diris: -Kiuj estas tiuj kiuj denove ludas super niaj kapoj kaj kiuj ĉagrenas nin pro tiu bruo? Ĉu ne mortis Hun-Hunahpu kaj Vukub-Hunahpu, tiuj kiuj volis grandigi sin antaŭ ni? Iru tuj voki ilin!

Tial ili estis vokitaj viziti la subteran mondon, kie ili trapasis plurajn suferojn kaj tie ili venkis:

(Hunahpu kaj Iŝbalanke diris al la Sinjoroj:) Ĉar ne plu ekzistas via granda potenco nek via raso kaj ĉar vi ne estas kompatindaj, via sango estos elkategoriigita. La pilkludado ne estos por vi. Vi nur okupiĝos pri farado de potoj, komaloj kaj muelŝtonoj. Nur la filoj de la trudherboj kaj de la dezerto parolos al vi. La saĝaj filoj, la civilizitaj vasaloj ne apartenos al vi kaj ili foriros de via ĉeesto. La pekuloj, la malbonuloj, la tristuloj, la malfeliĉuloj, la diboĉuloj, tiujn vi akceptos. Vi ne plu subite forprenos la homojn, kaj ĉiam memoru pri la humiligo de via sango. Tiel ili diris al ĉiuj de Ŝibalba. (Popol Vuh, 2-a Parto - 14a ĉapitro)


Post la venko, Hunahpu konvertiĝis en la Suno kaj Iŝbalanke en la Luno.