Hunajn ibn Ishak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hunajn ibn Iŝak)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ibn Ishak.
Hunajn ibn Ishak
Miniatura manuskripto de Hunajn ibn Ishak
Miniatura manuskripto de Hunajn ibn Ishak
Persona informo
Naskiĝo 808 K.E.
en Al-Hirah
Morto 873
en Bagdado
Religio Nestorianismo [#]
Etno Syriac people [#]
Lingvoj araba lingvogreka lingvosiria lingvopersa lingvo [#]
Ŝtataneco Abasida Kaliflando [#]
Familio
Infanoj Ishak ibn Hunajn [#]
Profesio
Okupo kuracistotradukistofilozofo [#]
Verkado
Verkoj Kitab adab al-falasifa
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Hunajn ibn Ishak (arabe أبو زيد حنين بن إسحاق العبادي, Abū Zajd Ḥunajn bin Isḥāq al-ʿIbādī, en Okcidento ankaŭ konata per la latinigita nomo Iohannitius, siria: ܚܢܝܢ ܒܪ ܐܝܣܚܩ ; naskiĝis 808 K.E. en al-Ḥīrah en nuna Irako, mortis 873 en Bagdado) estis influa verkisto, tradukisto, kuracisto, sciencisto de religio kristana en eklezio nestoriana, disĉiplo de la ankaŭ fama kuracisto Ĝibrail ibn Buĥtiŝu, sukcedis lin kiel direktoro de la Hejmo de Saĝeco de Bagdado. Li gvidis la tradukan movadon dum la abasida epoko[1]. La Domo de Saĝo estis institucio kie grekaj verkoj estis tradukitaj kaj disponigitaj al akademiuloj[2].

Dum la apogeo de la islama abasida epoko, li laboris kun grupo de tradukistoj, inter kiu estis Abū 'Uthmān al-Dimashqi, Ibn Mūsā al-Nawbakhti kaj Thābit ibn Qurra, por traduki filozofiajn librojn kaj klasikajn grekajn kaj persajn tekstojn en la sirian kaj de tiu lingvo al la araba. Hunajn ibn Ishak estis siatempe la plej produktema tradukisto de greka kuracaj kaj sciencaj traktatoj.[3] Li majstris kvar lingvojn: araba, siria, greka kaj persa kaj fariĝis konata inter la araboj kiel la "Ŝejko de la tradukistoj". Liaj tradukoj ne postulis ĝustigojn; la metodo de Hunajn estis ĝenerale sekvita de postaj tradukistoj. Li estis origine de al-Ḥīrah (historie asiria urbo), la ĉefurbo de antaŭ-islama kultura araba Laĥmida reĝlando (Laĥmidoj, araba: اللخميون), sed li pasigis sian laboran vivon en Bagdado, la centro de la granda Traduka Movado en la 9-a jarcento.

Hunajn ibn Ishak fariĝis eble la ĉefa tradukisto de la epoko kaj metis la fundamentojn de la medicino en la mezopoka islama mondo[4]. Ibn Ishak tradukis 116 verkojn, inkluzive de Timeo de Platono, la Metafiziko de Aristotelo kaj la Malnova Testamento, en la sirian kaj araban lingvojn[5][6]. Ibn Ishak ankaŭ mem verkis 36 originalajn librojn, el kiuj 21 kovris la kampon de medicino[6]. Lia filo Ishak kaj lia nevo Hubajŝ, laboris kune kun li ĉe tempoj helpi traduki. Hunajn ibn Ishak estas konata pro siaj tradukoj, sia tradukmetodo kaj siaj kontribuaĵoj al medicino[5].

Lia majstroverko estas la Kitab adab al-falasifa, el kiu oni scias malmulton, ĉar la tiamaj manuskriptoj ne enhavas tiurilate informon. Tamen oni konas traduktojn al la kastilia, kiel Libro de los buenos proverbios. Li estis disĉiplo de la ankaŭ fama kristan-nestoria kuracisto nome Juhanna ibn Masaŭaih.

Traduka tekniko[redakti | redakti fonton]

Male al aliaj tradukistoj dum la periodo de la abasida kaliflando, Hunajn kontraŭis traduki tekstojn laŭvorte. Anstataŭe, li provis redoni la signifon de la subjekto kaj de la teksto, kaj poste en nova manuskripto, reskribi la scion en la sirian aŭ araban lingvojn[7]. Li ankaŭ korektis tekstojn kolektante diversajn librojn ĉirkaŭ temon kaj finpretigante la signifon de la temo[8].

La okulo laŭ Hunain ibn Ishaq. El manuskripto datita ĉirkaŭ 1200.
La okulo laŭ Hunajn ibn Ishak. El manuskripto datita ĉirkaŭ 1200.

La metodo helpis kolekti, en sole unu jarcento, preskaŭ ĉiujn sciojn de la greka medicino[8].

Oftalmologio[redakti | redakti fonton]

Hunajn ibn Ishak riĉigis la kampon de oftalmologio. Lia evoluo en la studo de la homa okulo povas esti spurita tra lia noviga libro, "Dek traktatoj pri oftalmologio". Ĉi tiu lernolibro estas la unua konata sistema traktato en ĉi tiu kampo kaj estis plej probable uzita en la tiutempaj medicinaj lernejoj. Tra la libro, Hunajn klarigas la okulon kaj ties anatomion en detalo; la malsanojn, la simptomojn, la kuracadon. Hunajn multfoje emfazis ke li kredis ke la kristala lenso estis en la centro de la okulo. Hunajn eble estis la estiginto de ĉi tiu ideo. La ideo de la centra kristala lenso estis ĝenerale kredita dum la periodo de Hunain tra la lastaj 1500-aj jaroj.[9]  

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hunain ibn Ishaq, My Syriac and Arabic translations of Galen, ed. G. Bergstrasser kun germana traduko, Leipzig (1925) (en la araba kaj germana
  • Eastwood, Bruce."The Elements of Vision: The Micro-Cosmology of Galenic Visual Theory", Books.Google.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ar) La siria influo sur la islama civilizo - la traduka movado kaj la filozofio, Islamonline.net, la 9-an de julio 2020
  2. (en) Tschanz, David W. (2003). "Hunayn bin Ishaq: The Great Translator" (PDF). Journal of the International Society for the History of Islamic Medicine: 39–40.
  3. {{{Titolo}}}.
  4. (en) Strohmaier, Gotthard (1993) [1991]. "Ḥunain Ibn Isḥāq: An Arab Scholar Translating into Syriac". ARAM. 3: 163–170.
  5. 5,0 5,1 Lindberg, David C. The Beginnings of Western Science: Islamic Science. Chicago: The University of Chicago, 2007. Print.
  6. 6,0 6,1 Opth: Azmi, Khurshid. "Hunain bin Ishaq on Ophthalmic Surgery. "Bulletin of the Indian Institute of History of Medicine 26 (1996): 69–74. Web. 29 October 2009
  7. (en) Lindberg, David C. The Beginnings of Western Science: Islamic Science. University of Chicago, 2007
  8. 8,0 8,1 (en) "Hunayn Ibn Ishaq", The Dictionary of Scientific Biography, Vol. 15. 1978.
  9. (en) Leffler CT, Hadi TM, Udupa A, Schwartz SG, Schwartz D (2016). "A medieval fallacy: the crystalline lens in the center of the eye". Clinical Ophthalmology. 2016 (10): 649–662, doi:10.2147/OPTH.S100708.