Hunaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun similnoma popolo, nome Hunoj.


Hunaoj
tribo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
La hindia vorto Hūṇā en la linio 12a (versego 16a) de la surskribo Rīsthal, 6-a jarcento.[1]
Rajdanto heftalita en ujo de la Brita Muzeo, 460–479 d. C.[2] Laŭ Prokopio el Cezareo, ili estis de la sama stirpo ol la eŭropaj Hunoj «kaj "de facto" kaj pro la nomo», sed sedentaj kaj blankuloj.

Hunaoj estis la nomo kiun donis la antikvaj hindianoj al grupo de triboj de Centra Azio kiu, tra la Ĥajbar-pasejo, eniris en la Hindian subkontinenton fine de la 5-a jarcento aŭ komence de la 6-a jarcento. La regno de la hunaoj okupis areojn tiom malproksimajn kiel Eran (en teritorio de la aktuala Madja-Pradeŝo) kaj Kausambi (proksime de la aktuala Alahabado), malfortigante enorme la potencon de la Gupta imperio. La hunaoj estis finfine venkitaj de la barata reĝo Ĝasodharman.[3]

En sia geografia etendo plej ampleksa en la hinda subkontinento, la teritorioj kontrolitaj de la hunaoj kovris la regionon ĝis Malŭa en Centra Barato.[4]​ Iliaj ripetitaj invadoj kaj perdoj post la militoj estis la ĉefa tialo de la dekadenco de la Gupta imperio.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tewari, S.P.; Ramesh, K.V. (1983). JOURNAL OF THE EPIGRAPHICAL SOCIETY OF INDIA VOL 10. THE EPIGRAPHICAL SOCIETY OF INDIA, DHARWAR. pp. 98-99.
  2. British Museum
  3. India: A History de John Keay p. 158
  4. Kurbanov, Aydogdy (2010). «The Hephthalites: Archaeological and Historical Analysis». Konsultita la 17an de Januaro 2013. «The Hūnas controlled an area that extended from Malwa in central India to Kashmir.»
  5. Gerald James Larson (1995). India's Agony Over Religion. State University of New York Press. pp. 78-79. ISBN 978-1-4384-1014-2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]