Hunedoara Timișană

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hunedoara Timișană
Vilaĝo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Arad
Komunumo Șagu
Situo 46° 2′ N, 21° 19′ O46.03083333333321.318888888889Koordinatoj: 46° 2′ N, 21° 19′ O
Poŝtkodo 317314
v  d  r
Information icon.svg

Hunedoara Timișană hungare: Németságipuszta estas vilaĝo en la rumana distrikto Arad. Ĝi apartenas al la komunumo Șagu.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1925, kiam ĝi estis fondita de koloniantoj venintaj el dudeko da vilaĝoj en distrikto Hunedoara, ankaŭ el la urbo Hunedoara. Pro tio oni elektis la nomon de la nova vilaĝo. Ortodoksan preĝejon oni ekkonstruis en 1929 kaj finis en 1931; antaŭe la vilaĝo estis filio de la paroĥejo Firiteaz, kaj diservojn oni faris en la domo de la preĝeja kantisto Lazăr Dumitru, poste en konfesia lernejo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hunedoara Timișană situas 4 km sud-oriente de Șagu kaj samdistance okcidente de Firiteaz. Ĝiaj stratoj estas aranĝitaj pli-malpli orte kaj formas 3×4 blokojn.