Hungaraj familiaj kaj personaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dek kaj duono da milionoj da loĝantoj de Hungario dividas inter si 360 mil familiajn nomojn. Troviĝas nomo, kiun gardas nur unu familio, eĉ nur unu persono, sed troviĝas ankaŭ tiaj nomoj - laŭ nia ĉiutaga sperto -, kiun deklaras sia pluraj dekmiloj da homoj.

Vicordo de la nomoj en hungara lingvo estas familia nomo kaj poste la persona nomo (baptonomo, aŭ postnomo, kiel en dokumentoj oni oficiale nomas ĝin). La akcento estas ĉiam sur la unua silabo. La familia nomo havas adjektivan karakteron malgraŭ ĝia substantiveco: oni ĉiam demandas kia Johano kaj ne kiu Johano.

La plej ofte uzata familinomo en Hungario estas Nagy (nadj = granda) - antaŭanta nur iomete la nomon Kovács (KOvaĉ' = forĝisto). Se ni fiksas la nombron de la portantoj de la nomo NAGY kiel 100-on, la ofteco-indico de la homoj portantaj la saman familian nomon varias laŭ la ĉi-sekvaj:

La lokon de la listopintulo (tiun de NAGY) minacas nur la nomoj KOVÁCS, SZABÓ kaj TÓTH. Sed okulfrape estas, ke la simile oftaj MOLNÁR-oj troviĝas nur duone tiom multaj kaj FARKAS-oj nur trione tiom multaj ol la NAGY-oj.

Ne malpli interesa estas la ĉi-malsupra listo:

  • Balogh (balog = maldekstramana) 28
  • Takács (TAKÁCH, TAKÁTS) (TAkaĉ' = teksisto) 25
  • Pap(p) (= pastro) 23
  • Juhász (JUhas' = ŝafisto) 21
  • Mészáros (MEsa'roŝ = buĉisto, viand(vend)isto) 21
  • Gál (Gaál, Gáll) (gal' = franco) 20
  • Simon (ŝimon = Simono) 18
  • Fekete (FEkete = nigra) 16
  • Szilágyi (SIla'dji = Szilágy-ano) 16
  • Szűcs, (Szőcs) (siĉ' = peltisto) 16
  • Veres (Veress), aŭ Vörös, (Vöröss) (vereŝ = ruĝa) 16
  • Balázs (familia nomo) (BALaS) (BAlaĵ' = Blazio) 14
  • Hegedűs (Hegedős) (HEgediŝ'; HEgedeŝ' = violonisto) 14
  • Szalay (Szalai) (SAlai= Zala-ano) 14
  • Bíró, pli malofte Biró 'bi'ro' = juĝisto) 13
  • Fehér (FEher' = blanka) 13
  • Fodor (= krispa) 13
  • Török (terek = turka, turko) 13
  • Pintér (PINter' = barelisto) 12
  • Székely (sekej = síkulo) 12
  • Kocsis (koĉiŝ = koĉero) 11
  • László (LASlo' = Ladislao) 11
  • Magyar (madjar = hungaro, madjaro) 11
  • Márton (= Marteno) 11
  • Oláh (ola' = vlaĥo, rumano) 11
  • Rácz, ankaŭ en formo Rátz (rac' = serbo) 11
  • Somogyi (Ŝomodji = Somogy-ano) 11
  • Bálint (= Valenteno) 10
  • Boros, (ankaŭ en formo Boross (boroŝ = vin (vendisto)) 10
  • Deák (DEak' = studento) 10
  • Fazekas (FAzekaŝ = pot(far)iato) 10
  • Fülöp (Fülep) (Filep = Filipo) 10
  • Hajdú (HAJdu' = hajduko) 10
  • Halász (HAlaa' = fiŝisto) 10
  • Kelemen (KElemen = Klemento) 10
  • Király (Kiraj' = reĝo) 10
  • Lakatos (LAkatoŝ = seruristo) 10
  • Lengyel (lendjel = polo) 10
  • Sándor (ŝandor = Aleksandro) 10
  • Sipos, (Sípos) (ŝipoŝ = ŝalmisto) 10
  • Sós (Soós) (ŝoŝ' = sal(vend)isto) 10
  • Vass (ankaŭ Vas aŭ Wass) (vaŝ = fero) 10

Konsiderinda parto de la loĝantaro en Hungario povas deklari kiel sian unu el tiuj ĉi-supraj 13 familiaj nomoj. Apenaŭ troviĝas eĉ malgranda (20-30-persona) grupo aŭ komunumo (ekz.lernej-klaso), en kiu ne troviĝus du aŭ eĉ pli multaj personoj portantaj unu el la diritaj nomoj.

Iu parto de la nomoj aludas la devenlokon de ĝia portanto,ekz. SZILÁGYI (el Szilágy), SZALAI (el Zala), SOMOGYI (el Somogy). Aliaj estas interrilatigeblaj kun metio-nomoj,ekz. SZABÓ(=tajloro),VARGA (=ŝuisto), TAKÁCS (=teksisto), MÉSZÁROS (=buĉisto, viandisto),JUHÁSZ (=ŝafisto) k.a. Pluraj nomoj koncernas korpajn propraĵojn; tiuj estas nomoj signifantaj la koloron de la hararo aŭ haŭto, aŭ ĝian vilecon, ekz. FEHÉR (=blanka), FEKETE (=nigra), FODOR (=krispa), VERES (VÖRÖS) (=ruĝa). Ankaŭ pri aliaj korpaj propraĵoj aludas 13 nomoj KIS (=malgranda), NAGY (=granda),, BALOGH (=maldsketramana). Kiam ankoraŭ per la baptonomoj konis aŭ vokis la vilaĝanoj unu aliajn, la nomon KIS iu ricevis, ĉar li estis malaltstatura, pli juna aŭ pli malriĉa ol NAGY havanta la saman baptonomon. La praulo de la portanto de tiu ĉi lasta nomo iam estis pli grandkorpa, pli saĝa aŭ pli riĉa ol aliaj loĝantoj de la vilaĝo. Ĉar la plejparto de la hungara popolo estis malaltstruktura kaj ili vivtenis sin en malriĉeco, la personojn kun malsimila propraĵo okulfrapa oni nomis 1aŭ tio. BALOGH estis nomataj ĝenerale la maldekstramanuloj. Oftaj estas inter la hungaraj nomoj, la familiaj nomoj aludantaj naciecon: HORVÁTH (=kroata), NÉMETH (=germana), TÖRÖK (=turka), RÁCZ (=serba), OLÁH (=vlaĥa, rumana), MAGYAR (=madjara, hungara), LENGYEL (=pola), TÓTH (slovaka). Estas menciinde, ke antaŭ pli longa tempo ne nur slovako estis nomata "tót", sed ankaŭ kroato kaj sloveno.

Unu el la plej oftaj personaj nomoj estas la ricevo de la patra nomo; tio estas kutimo ĉefe en Transilvanio: SIMON, LÁSZLÓ, KELEMEN, SÁNDOR, BALÁZS, BÁLINT kaj aliaj. Sed estas interese, ke la plej ofte uzataj baptonomoj (István -ISTvan'=Stefano, József joĵef=Jozefo, János - janoŝ=Johano, György -djerdj=Georgo) - escepte de László -LAS1o=Ladislao, kaj Sándor -ŝandar=Aleksandro - surprize malofte troviĝas kun sia plena formo, kiel familia nomo, ĉar ĝuste pro sia ofta troviĝo ili malpli bone taŭgas identigi senerare personon.

Ĉu kiuj estas la plej oftaj hungaraj baptonomoj? Plej populara virnomo estas István (IŜTvan'=Stefano). La plua vicordo (mil personoj) (1994):

Sesdek el cent viroj portas unu el la ĉi-supraj dek baptonomoj; tri el dek viroj estas István, JózsefLászló. Nia plej ofta virinnomo estas * Mária (MÁria); 600 mil hungarinoj estas nomataj Mária. La sekva vicordo estas (mil personoj en 1994)

Rondcifere kvindek el cent hungarinoj ricevis unu el la ĉi-antaŭe listigitaj nomoj, de siaj gepatroj. La nomo Mária gvidinta tra jarcentoj (!) refalis en la duan lokon en la jaro 1970, inter novnaskitoj (post Andrea), poste en 1990 ĝi falas en la 24-an lokon (tiam oni baptis plej multe da novnaskitaj bebinoj Alexandra - Aleksandra, Nikolett (Nlkolett), Anita (a'nita), Krisztina (KRIStina) kaj Katalin (KAtalin).

En Hungario la gepatroj povas elekti nomon por sia bebo el 4400 nomoj, por siaj bebinoj el 4900 nomoj. Fine de la lasta jarcento la plej oftaj virnomoj estis:

Kaj la plej popularaj virinaj nomoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]