Hunkemöller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hunkemöller International B.V.
Hunkemöller International B.V.
butikĉeno vd
Dum 1886 - nekonata/nuntempe
Jura formo Nederlanda kompanio kun limigita respondeco (BV)
Fondita 1886
Sidejo Hilversumo, Nederlando
Estr(ar)o Philip Mountford
Dungitoj 6200 (2017)
Spezosumo €550 milionoj (2017)
Agokampo Mode, subvestoj, ekscitvestoj
ekscitvesto
TTT www.hkmi.com
vdr
Hunkemöller-butiko en Antwerpeno
Hunkemöller-butiko en Amsterdamo

Hunkemöller estas nederlanda subvestabutikĉeno. La ĉefoficejo estas en Hilversumo kaj la kompanio aktivas en Eŭropo, la Mezoriento, Nord-Afriko kaj la Nederlandaj Antiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kompanio fondiĝis en 1886 de la germana enmigranto Wilhelm Hunkemöller (1858-1927) kaj lia el Roermond devena edzino Josephina Lexis. En la komenco Hunkemöller produktis korsetojn en Amsterdamo. Dum la sekvaj jaroj, la familio Hunkemöller malfermis butikojn en Amsterdamo, Roterdamo kaj Utreĥto.

En 1974 la kompanio vendiĝis al Vendex-filia kompanio Confendex B.V. kaj ricevis la hodiaŭan nomon. Post la transpreno la plej grava celo fariĝis en- kaj eksterlanda ekspansio.

Hunkemöller pliposte vendiĝis al Maxeda. Maxeda siavice vendis la ĉenon en 2010 al la investgrupo PAI Partners. Per pli ol 400 butikoj la jara debito estis 200 milionoj da eŭroj. PAI pagis proksimume 265 milionoj da eŭroj. Post la transpreno la kompanio plivastiĝis al 700 establoj kun 2700 dungitoj. En decembro 2015 PAI vendis la subvestĉenon al la usona investfonduso Carlyle.[1]

Je la fino de 2017 konatiĝis ke Hunkemöller volas transpreni ĉiujn establojn de sia nederlandaj franĉizoprenantoj.[2]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Hunkemöller vendas tiel modovestojn kiel normproduktojn sur la tereno de ekscitvestoj, subvestoj, noktovestoj, banvestoj kaj ekde 2012 ankaŭ sportvestoj.[3] Tradiciaj korsetoj grandparte malaperis el la sortimento kaj estis anstataŭataj de figurkorektigajn elastajn subvestojn. Krom tio Hunkemöller tra la jaroj enkondukis nombron da novaj produktoj, kiel T-ĉemiza mamzono kun molaj elastaj mamingoj, funkciaj mamzonoj en la pli grandaj mezuroj, malpezaj mamzonoj kun ĝeloremburaĵo kaj mamzono kun lapfermiloremburaĵo ĉe kiu la kliento mem povas limigi la suprenpuŝan efikon.

Ekde aŭgusto 2017 modelo Doutzen Kroes estas "Marka Ambasadorino". Sub la nomo Doutzen's Stories diversaj kolektoj estas lanĉitaj.[4]

Establoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo kaj Azio Mez-Oriento kaj Nord-Afriko Nederlandsaj Antilloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fashion United Hunkemöller vendiĝis al Carlyle, 12-an de decembro 2015, konsultita je la 2-a de5 oktobro 2017
  2. De nationale franchise gids Hunkemöller ĉesas per franĉizado, 24-an de oktobro 2017, konsultita je la 25-a de oktobro 2017
  3. [1] Hunkemöller lanĉas sportkolekton|vizitdato=2017-08-22|werk=www.nu.nl
  4. [2] Doutzen Kroes estas la nova vizaĝo de Hunkemöller|vizitdato=2017-06-09|werk=www.ad.nl|taal=nl}}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]