Huntera Muzeo kaj Artgalerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Huntera Artgalerio, kun la konstruaĵo Macintosh fone.

La Huntera Muzeo kaj Artgalerio (anglalingve Hunterian Museum and Art Gallery) estas la plej malnova muzeo de Skotlando. Ĝi situas ene de la universitato de Glasgovo, en variaj konstruaĵoj sur la kampuso, en la okcidenta parto de Glasgovo.

La muzeo unue malfermis en 1807 en nova konstruaĵo ĉe High Street, apud la originala kampuso de la universitato. Kiam la universitato moviĝis okcidenten al sia nuntempa loko de Gilmorehill, la muzeo same transloĝiĝis. La monon por la konstruado de la muzeo kaj la koron de ĝia originala kolekto oni ŝuldas al la skota anatomiisto kaj sciencisto William Hunter, kiu mortis en Londono en 1783. La muzeo tial ricevis lian nomon.

Eksteraj ligiloj