Hurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hurio estas laŭ PIV nigrokula junulino, destinita al la plezuro de la savitoj en Paradizo, kaj por pli ampleksigita signifo ankaŭ volupte bela virino.

Hurioj en paradizo, laŭ persa manuskripto de la 15a jarcento

En islamo, hurio ḥūrḥūrīyah (en araba حورية) estas unu de la eternaj virgulinoj kiuj esperas siajn promesitojn por havi seksan rilaton kaj al kredantoj en la Jannaho la tagon de la Jaum al-Kijamaho.[1]

Tiuj virgulinoj, kiuj havas ĝuadon de la eterna junuleco kaj ĉiajn sortojn de ĉarmoj, estas simbolo por kelkaj islamanoj de la eterna bono. La virinoj trafos la ghulam aŭ plurale ghilman.[2]

Laŭ Mahomedo, en la Paradizo promesita al la kredantoj ekzistas belegaj virgulinoj, kiujn ili ĝuos post sia morto. Laŭ la Korano, estas blankaj, verdaj, flavaj kaj ruĝaj hurioj; ties korpoj estas el safrano, mosko, sukceno kaj incenso eligantaj odoron ege aroman kaj portantaj survizaĝe konsolajn skribaĵojn. Tiuj kiuj plenumas la ordonojn de la Profeto kaj ĉefe la fastojn de la ramadano ĝuos la huriojn de nigraj brovoj en tendoj de blankaj perloj en kiuj estas sepdej pladoj el rubeno, kaj sur ĉiu el ili, sepdek matracoj kaj sur ĉiu matraco sepdek sklavinoj, ĉiu el kiuj ricevas servon de alia sklavino. La hurioj survestas belegajn vestaĵojn tiom travideblajn ke oni vidas tra ili la ostomedolon. Al ĉiu elektito prezentas anĝelo ĉu piron aŭ oranĝon sur arĝenta pleto. La feliĉa islamano malfermas la frukton kaj el ĝi eliras la hurio destinita al li, sur kies brakoj li restos mil jarojn, kaj ŝi neniam perdos sian virgecon.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korano, surao 52:17-20
  2. Korano, surao 52:24
  3. Enciclopedia moderna: diccionario universal. Tomo III. Francisco de P. Mellado. 1851

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]