Husejn Ŝahed Suhravardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Husejn Ŝahed Suhravardi
H. S. Suhrawardy.gif
Personaj informoj
Naskiĝo 8-an de septembro 1892 (1892-09-08)
en Midnapore
Morto 5-an de decembro 1963 (1963-12-05) (71-jara)
en Bejruto
Tombo Dako
Ŝtataneco Pakistano, Brita Hindio
Alma mater St. Xavier's College, Kolkata • Universitato de Kalkato • Universitato de Oksfordo
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Husejn Ŝahed Suhravardi, aŭ laŭ anglalingva literumado Huseyn Shaheed Suhrawardy (anglalingva prononco: ɦusæŋ ʃɑid sɦuɾɑwɑɾdɪə; en urdua: حسین شہید سہروردی‬‎; en bengala: হোসেন শহীদ সোহ্‌রাওয়ার্দী; 8a de Septembro 1892 – 5a de Decembro 1963), ofte konata kiel H. S. Suhrawardy aŭ H. S. Suhravardi, estis advokato kaj politikisto de Orienta Pakistano, kiu servis kiel la kvina Ĉefministro de Pakistano, nomumita por tiu posteno la 12an de Septembro 1956 ĝis rezigno en la 17a de Oktobro 1957.[1]

Li naskiĝis en klera Bengala islama familio en Midnapore, kaj estis edukita en Kalkato; poste li trejniĝis kiel advokato en Oksfordo, kie li praktikis juron ĉe Gray's Inn en Granda Britio.[2] Post reveni en Baraton en 1921, lia leĝofara kariero startis per elekto al la Bengala Leĝofara Asembleo el la platformo de la Islama Ligo, sed li aliĝis al la Sŭaraj Partio kiam li estis invitita kandidatiĝi kiel urbestro de Kalkato kun Ĉittaranjan Das.

Post la morto de Ĉittaranjan Das en 1925, Suhravardi stimulis la islaman unuigemon pere de la platformo de la Islama Ligo, kaj ekdefendis por la dulanda teorio. Post la ĝenerala balotado de 1934, Suhravardi celis la plifortigon de la politika programo de la Islama Ligo kaj fundamentis sian rolon por iĝi unu el la Fondaj Patroj de Pakistano. Post aliĝi al la Bengalia registaro en 1937, Suhravardi akceptis registaron komponitan nur de la Islama Ligo post la ĝenerala balotado de 1945, kaj ricevis kritikojn el la barata gazetaro pro sia rolo en la amasaj tumultoj kiuj okazis en Kalkato en 1946.[3]

Propono de Suhravardi por Unuiĝinta Bengalio kio eventuale malsukcesis pro la tumultoj de 1946.[4]

Dum la epoko de la Dispartigo de Hindio en 1947, Suhravardi defendis la ideon de sendependa Unuiĝinta Bengalio por eviti la dispartigon, kaj tiele por eviti la elekton aliĝi ĉu al la federacio de Barato aŭ al Pakistano, por kio li atingis la subtenon de Muhammad Ali Jinnah pri tiu afero.[5][6][7][8]

Tamen, Suhravardi laboris por la integrigo de Orienta Bengalio en la Federacion de Pakistano sed dispartigis el la Islama Ligo kiam li kuniĝis kun aliaj por establi la Avamian Ligon en 1949.[9][10] Dum balotado en 1954, Suhravardi havigis sian ŝlosilan politikan subtenon al la Unuiĝinta Fronto kiu venkis super la Islama Ligo.[11][12] En 1953, Suhravardi aliĝis al la registaro de Mohammad Ali Bogra kiel Ministro pri Justico kaj servis ĝis 1955.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Redclift, Victoria (2013). "The Historical and Social settings". Statelessness and Citizenship: Camps and the Creation of Political Space (google books). Cambridge, UK: Routledge. p. 183. ISBN 9781136220326. [1] Alirita la 8an de februaro 2018.
  2. "Huseyn Shaheed Suhrawardy–Former Prime Minister of Pakistan". www.storyofpakistan.com. Lahore, Punjab, Pakistan: Nazaria-i-Pakistan Trust. 22a de Oktobro 2013. [2] Alirita la 8an de februaro 2018.
  3. Chatterji, Joya (1994). Bengal Divided: Hindu Communalism and Partition, 1932–1947. Cambridge University Press. p. 239. ISBN 0-521-41128-9. Hindua kulpo neniam estis agnoskita. La Hindua gazetaro kulpigis pri la violento la registaron de Suhravardi kaj la Islaman Ligon.
  4. DOWLAH, Caf. (2016) The Bangladesh Liberation War, the Sheikh Mujib Regime, and Contemporary Controversies (google books) (en-us), Indiana, U.S.: Lexington Books, p. 191. ISBN 9781498534192.
  5. Jalal – The sole spokesman, paĝo 266
  6. Akbar Ahmed (12a de Aŭgusto 2005). Jinnah, Pakistan and Islamic Identity: The Search for Saladin. Routledge. pp. 342–. ISBN 978-1-134-75022-1. [3] Alirita la 8an de februaro 2018.
  7. Low, D. A. (1991). Political Inheritance of Pakistan. Springer. ISBN 9781349115563. [4] Alirita la 8an de februaro 2018.
  8. Kulke, Hermann; Rothermund, Dietmar (1998). A History of India. Psychology Press. ISBN 9780415154826. [5] Alirita la 8an de februaro 2018.
  9. Harun-or-Rashid (2012). "Suhrawardy, Huseyn Shaheed". In Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh. [6] Alirita la 8an de februaro 2018.
  10. Ahsan, Syed Badrul (5 December 2012). "Suhrawardy's place in history". The Daily Star. [7] Alirita la 8an de februaro 2018.
  11. Harun-or-Rashid (2012). "Suhrawardy, Huseyn Shaheed". In Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (dua eld.). Asiatic Society of Bangladesh. [8] Alirita la 8an de februaro 2018.
  12. "H. S. Suhrawardy Becomes Prime Minister". Story of Pakistan. 1a de Julio 2013. [9] Alirita la 8an de februaro 2018.