Husejn ibn Ali (Heĝazo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husejn ibn Ali
Reĝo de Heĝazo
Persona informo
ونعم
Naskonomo arabe ﺍﻟﺤﺴﻴﻦ بن علی همت‎
Naskiĝo 1852
en Istanbulo
Morto 4-an de junio 1931 (1931-06-04)
en Amano
Tombo Moskeo Al-Aksa vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj arabaOsmanida turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio • Reĝlando Heĝazo vd
Familio
Dinastio Haŝemidoj vd
Patro Ali bin Mohammed bin Abdul Moin vd
Patrino Salah Bani-Shahar vd
Edz(in)o Adila Khanum vd
Infanoj Abdullah la 1-a de JordanioAli ibn Husejn de HeĝazoFajsal la 1-a de Irako • Prince Zeid bin Hussein vd
Parencoj Muhammad ibn Abd al-Mu'in • Awn ar-Rafiq vd
Profesio
Okupo kalifosuverenopolitikisto vd
Ŝarifo kaj emiro de Mekao
Dum 1908 ĝis 1916
Reĝo de Heĝazo
Dum 1916 ĝis 1924
Sekvanto Ali, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Husejn ibn Ali (arabe ﺍﻟﺤﺴﻴﻦ بن علی همت‎, al-Husejn ibn ʿAlī Himmat (naskiĝis en 1852 en Istanbulo, mortinta en 1931 en Amano) estis ŝarifo kaj emiro de Mekko de 1908 ĝis 1916 kaj ekde tiam mem-proklamita, internacie agnoskita reĝo de Heĝazo.

Kiel ŝarifo kaj gardantoj de la sanktejoj li sukcese rezistis sekularigajn klopodojn de la Junaj Turkoj. Kiam Atatürk nuligis la otomanan kalifecon, li en 1924 mem proklamis sin kalifo de ĉiuj islamanoj kaj tiel malamikigis al si la aliajn arabajn regantojn. En septembro estis venkita de Abdul-Aziz bin Saud kaj devis abdiki. Li rezignis je ĉiuj sekularaj titoloj favore al sia unuenaskita filo Ali kaj ekziliĝis en Kipro.

Al-Husejn havis kun siaj kvar edzinoj kvin filojn kaj tri filinojn. Tri el liaj filoj estis reĝoj de, respektive, Heĝazo, Transjordanio kaj Irako (Fajsal la 1-a).