Huta Pieniacka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Huta Pieniacka (ukraine: Гута Пеняцька) – senhomiĝinta pola vilaĝo en Ukrainio, en Lviva provinco, regiono de Brodi, 5 km nord-okcidenten de vilaĝo Pieniaki; ĝis 1945 ĝi troviĝis en Pollando, en vojevodio Tarnopol, distrikto Złoczów, komunumo Pieniaki. En 1875 troviĝis ĉi tie ununura vitrofandejo en la distrikto de Brody.

La 28-an de februaro 1944 en la vilaĝo okazis kruela murdo de la pola loĝantaro (kune kun rifuĝintoj de aliaj ekstermataj lokoj) fare de soldatoj de la 4-a Polica Regimento de SS konsistanta el ukrainaj volontuloj sub germana komando, kun partopreno de loka taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo kaj kvazaŭmilitista taĉmento de ukrainaj naciistoj gvidataj de Włodzimierz Czerniawski.

Pola registaro sur loko de bruligita preĝejo starigis monumenton kun nomoj de 400 mortigitaj loĝantoj. Pri la masakro atestas filmo de reĝisorino Jolanta Chojecka-Kessler Skrawek piekła na Podolu (Fragmento de la infero en Podolio).

Eksteraj ligiloj