Hutona pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hutona pufino
Hutona pufino
Hutona pufino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus huttoni
(Matthews, 1912)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hutona pufino (Puffinus huttoni) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Ties komuna kaj scienca nomoj rememoras F. W. Hutton, iama zorganto de la Kanterburia Muzeo en Christchurch.

Ĝi estas endemia reproduktulo de Novzelando, kun reproduktado limigita al nur du restantaj kolonioj en la montaroj de Kaikoura.[1] For de la reproduktaj vintraj monatoj okazas migrado al Suda Aŭstralio. Kelkaj unuopaj pruvoj sugestas, ke antaŭreproduktuloj ĉirkaŭnavigas Aŭstralion dum la jaroj kiuj kondukas al la seksa matureco.

Ties natura habitato estas malfermaj maroj, kaj estas kolonioj el ĉealpaj al alpaj montaroj.

Ĝi estas minacata ĉefe de habitatoperdo kaŭzita de kolonia ĝenado fare de enmetitaj vagantaj mamuloj kaj de predado fare de enmetitaj ermenoj (Mustela erminea) kiuj atakas ĝiajn nestotruojn.[1] Por konservi la specion oni starigis novan kolonion en la Kaikoura Duoninsulo.[2]

Tiuj birdoj foje akcidentas sur ŝoseoj, ŝajne miskompreninte ilin por etendoj de malferma akvo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2002) “The impact of predation by introduced stoats on Hutton's shearwaters, New Zealand”, Biological Conservation 108 (1), p. 79–92. doi:10.1016/S0006-3207(02)00092-7. 
  2. Hutton's Shearwater/titi: DOC's work. Department of Conservation. Alirita 7a Februaro 2013.
  3. ABC News Online. Confused birds mistake road for water (Novembro 2009). Alirita 12a de Novembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]