Hyde Park (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hyde Park
Publika parko
parko [+]

SituoLondono, Anglio
- koordinatoj51° 30′ 31″ N, 0° 9′ 49″ U (mapo)51.508611111111-0.16361111111112Koordinatoj: 51° 30′ 31″ N, 0° 9′ 49″ U (mapo) [+]

Areo140 ha

Publika malfermo1637[1]

Hyde Park (Granda Londono)
Hyde Park (Granda Londono)
DEC
Hyde Park
Hyde Park
Map
Hyde Park

Vikimedia Komunejo:  Hyde Park, London [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ĝardeno en la parko
promenantoj inter multaj kolomboj

La Hyde Park (Hajd-parko) estas la plej granda t.n. reĝa parko de Londono (publika areo), kiu ampleksas 250 hektarojn kun la najbara Kensington Gardens. Sur ties areo troviĝas longeta lageto (Serpentine), kies parto en Kensington Gardens nomiĝas The Long Water.

En la nordokcidenta angulo de la Hajd-parko proksime al la Marble Arch („marmora arko”) troviĝas la fama „Speakers' Corner” (Oratora Angulo), kie iu ajn rajtas paroli senlime sur malaltaj podioj (kondiĉe, ke li/ŝi ne mallaŭdas la britan reĝan familion).

The Crystal Palace (Kristala Palaco aŭ Vitra Palaco) estis konstruaĵo el gisfero kaj vitro konstruita en Hyde Park, cele al la Granda Ekspozicio de 1851.

En julio 1982 la parko estis en la tutmondaj novaĵoj kiam tie kaj en la same reĝa parko Regent's Park detonaciis bomboj fare de la terorisma grupiĝo "provizora irlanda respublika armeo".

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. "Hyde Park History" (angle), Royalparks.org.uk la 15-an de decembro 2003, arkivigita la 13-an de januaro 2006, vidita la 11-an de januaro 2022.