Hyppolit, la lakeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hyppolit, la lakeo
filmo
Originala titolo Hyppolit, a lakáj
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1931
Daŭro 80 minutoj
Kameraado István Eiben, Eduard Hoesch
Buĝeto 1000000 pengoj
Reĝisoro(j) István Székely (reĝisoro)
Produktisto(j) Albert Samek
Scenaro István Zágon
Laŭ la verko de Károly Nóti
Muziko de Mihály Eisemann, Ferenc Szabó
Ĉefrolantoj Gyula Kabos
Produktinta firmao Emil Kovács
Distribuo HG
IMDb
vdr

Hyppolit, la lakeo, origine hungare Hyppolit, a lakáj estas sukcesa nigra-blanka filmo, la dua sonfilmo en Hungario.

Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj. La spektantoj ne trompiĝis. La baldaŭa sukceso dankas al tio, ke dum la socialismo tiu filmo ofte estis prezentita en la Hungara Televizio. La historio estis tiel sukcesa, ke oni faris el la filmo ankaŭ teatraĵon.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas inter ambaŭ mondomilitoj en Budapeŝto. La edzo iĝis sukcesa negocisto. Li vivis simple, sed la edzino iĝis ambicia, tial ŝi dungis lakeon. Li maldolĉigis vivojn de la geedza paro, ja ili pli frue vivis simple. El la historio ne mankas amoro, la fraŭlino plaĉas al amindumanto, dume la edzo jam havas kandidaton por geedziĝo.

La filmo estas ankaŭ nuntempe ĝuebla, eĉ por eksterlandanoj.