Hyppolit, la lakeo
Hyppolit, la lakeo | |
---|---|
Originala titolo | Hyppolit, a lakáj |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1931 |
Daŭro | 80 minutoj |
Kameraado | István Eiben, Eduard Hoesch |
Buĝeto | 1000000 pengoj |
Reĝisoro(j) | István Székely (reĝisoro) |
Produktisto(j) | Albert Samek |
Scenaro | István Zágon |
Laŭ la verko de | Károly Nóti |
Muziko de | Mihály Eisemann, Ferenc Szabó |
Ĉefrolantoj | Gyula Kabos |
Produktinta firmao | Emil Kovács |
Distribuo | HG |
IMDb | |
Hyppolit, la lakeo, origine hungare Hyppolit, a lakáj estas sukcesa nigra-blanka filmo, la dua sonfilmo en Hungario.
Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj. La spektantoj ne trompiĝis. La baldaŭa sukceso dankas al tio, ke dum la socialismo tiu filmo ofte estis prezentita en la Hungara Televizio. La historio estis tiel sukcesa, ke oni faris el la filmo ankaŭ teatraĵon.
Rolantoj[redakti | redakti fonton]
- Gyula Csortos, titolorolo (la lakeo)
- Gyula Kabos, ĉefrolo, (la edzo)
- Mici Haraszti, edzino
- Éva Fenyvessy, filino
- Pál Jávor, amindumanto
- Gyula Gózon, edzo-kandidato
- Jenő Herczeg, amiko de la menciita edzo
- Ernő Szenes, Tóbiás (servisto)
- István Dózsa, ŝoforo
- Pál Fekete, unu el la kantistoj
- Mici Erdélyi, dancistino
- Lajos Boray, dancisto
- István Bársony (aktoro), Lajos Gárdonyi, Sándor Góth kaj aliaj figurantoj
Historio[redakti | redakti fonton]
La historio okazas inter ambaŭ mondomilitoj en Budapeŝto. La edzo iĝis sukcesa negocisto. Li vivis simple, sed la edzino iĝis ambicia, tial ŝi dungis lakeon. Li maldolĉigis vivojn de la geedza paro, ja ili pli frue vivis simple. El la historio ne mankas amoro, la fraŭlino plaĉas al amindumanto, dume la edzo jam havas kandidaton por geedziĝo.
La filmo estas ankaŭ nuntempe ĝuebla, eĉ por eksterlandanoj.