Iŝiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iŝiloj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Festivalo en Nebaĥ, Gvatemalo

La iŝiloj (Ixil) estas etno indiĝena en Gvatemalo. Ili vivas en la nordokcidento de la altlando de Gvatemalo, en la departemento Kiĉeo (Quiché). La iŝila lingvo apartenas al la majaaj lingvoj. Minimume 70.000 [1] homoj entute parolas la iŝilan lingvon.

La "Iŝila Triangulo" konsistas el la tri vilaĝoj Kocalo (San Juan Cotzal), Nebaĥo (Santa Maria Nebaj), kaj Ĉaĥulo (San Gaspar Chajul) en la altlando de Gvatemalo. Ne klaras ankoraŭ, ĉu ili parolas tri diversajn lingvojn aŭ nur diversajn dialektojn.

La Neregistara Organizo (NRO, anglalingve: Nongovermental Organization, NGO) APEI (Amigos para las Escuelas Ixiles), evoluhelpa organizo el germanoj kaj gvatemalanoj, privatiniciate fondis lernejojn en la Iŝila Triangulo kaj pagas ties instruistojn. Ekzistas skribsistemo por la iŝila lingvo, sed ĝi ankoraŭ ne estas uzata en lernejoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gordon, Raymond G., Jr. (ed.), (2005) Ethnologue report on Nebaj Ixil, Chajul Ixil & San Juan Cotzal Ixil, 7-a de marto 2008.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.