I’m Beginning to See the Light

El Vikipedio, la libera enciklopedio

I’m Beginning to See the Light (Mi komencas vidi la lumon) estas kanto el la jaro 1944, kiun komponis Duke Ellington, Johnny Hodges kaj Harry James; ĝian tekston verkis Don George. Diversaj versioj fariĝis en 1945 unuarangaj furoraĵoj en Usono kaj Aŭstralio.

Ekesto de la kanto[redakti | redakti fonton]

En 1944 la du bandestroj Duke Ellington kaj Harry James kunverkis kune kun Johnny Hodges melodion de la peco I’m Beginning to See the Light, por kiu elplumigis la tekston Don George, kiu saman jaron ankaŭ estis kontribuinta la kantoteksto al la elingtona I Ain’t Got Nothin’ But the Blues. Je la unua registrado de la kanto ĝin kantis la nur deksepjara Joya Sherrill, kiu ĵus envenis en la orkestron de Duke Ellington; Solistis je tio Johnny Hodges kaj trombonisto Lawrence Brown.[1]

Unua sonregistraĵo kaj sukceso[redakti | redakti fonton]

La unua sonregistraĵo ekestis en Novjorko la 1-an de decembro 1944 kaj aperis ĉe diskeldonejo RCA Victor.[2] Ĉi tiu registraĵo eniris la furoraĵo-ranglistojn, restante dek du semajnojn tie kaj atingante rangon 6.[3] La en 1945 ekestinta sonregistraĵo de kunkomponisto Harry James kaj sia orkestro kun kantistino Kitty Kallen dum du semajnoj estis unuaranga furoraĵo en Usono.[1] En la sama jaro jam ekestis novversio de Ella Fitzgerald kun kantensemblo Ink Spots, kiu ankaŭ furoris. En Aŭstraliio ŝia versio atingis furoraĵolistan rangon unu.

Evoluo kiel ĵaza normkanto[redakti | redakti fonton]

Post kiam I’m Beginning to See the Light komence estis popularmuzika kanto, pli kaj pli ofte ankaŭ ĵazmuzikistoj ekprenis la melodion, kiu do fariĝis populara ĵaza normkanto.

Billy Eckstine plurfoje surdiskigis la kanton, kun Billy May, Quincy Jones, Bobby Tucker kaj kun Gil Asky. Ella Fitzgerald ankaŭ kantis ĝin akompanate de la Orkestro Count Basie (Ella and Basie!, Verve 1963) kun aranĝaĵoj de Quincy Jones. Kvaropo Gerry Mulligan surdiskigis la kanton kun Chet Baker en 1953. Sekvis pluaj instrumentaj versioj de muzikistoj kiel Don Byas, Oscar Pettiford, Art Tatum, Chico Hamilton kaj Red Norvo. Krome ĝin kantis Frank Sinatra kaj en 2004 ankaŭ Al Jarreau.

Uzado sur scenejo kaj en filmo[redakti | redakti fonton]

Jo Stafford kaj Paul Weston parodiis la kanton en la 1960-aj jaroj en Darlene Remembers Duke. I’m Beginning to See the Light estis kantita en 1981 dum la brodveja revuo Sophisticated Ladies. La versio de Harry James estas aŭdebla en la filmo My Dog Skip (2000), tiu de Duke Ellington en la filmo The Matrix (1999).[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]