IFEMA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IFEMA
Institución Ferial de Madrid
emblemo
konsorcio
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Agareo

event planning

vdr

IFEMA estas la Foira Institucio de Madrido (Hispanio), kiu ĉiujare organizas salonojn rilate al diversaj sektoroj de la ekonomio, kie kunvenas la ĉefaj entreprenoj por generi komercajn rilatojn, multobligi ties kontaktojn kaj prezenti ĉiujn novaĵojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekfunkciis en 1980 kaj sekvas regata de siaj kvar fondintaj entoj: nome la Komunumo Madrido, la Municipo Madrido, la Komerca kaj Industria Kamero de Madrido kaj Caja Madrid, kies ĉefaj responsuloj kunformas ties estrarajn instituciojn.

Ĉiujare okazas pli ol 80 foiroj, kiuj okupas ĉirkaŭ milionon da m² por ekspozicio, kun la partopreno de pli ol 32.000 entreprenoj kaj 3 milionoj da vizitantoj, el kiuj 1,5 milionoj estas istoj.

En la aktualo ĝi estas la unua organizanto de foiroj de Hispanio kaj la kvara de Eŭropo, post Frankfurto, Duseldorfo kaj Kolonjo.

Ties aktiveco generas ĉiujare en la Regiono Madrido enspezojn de ĉirkaŭ 2.000 milionoj de eŭroj -1,2% de MEP-, kaj 42.000 nerektajn dungojn.

Foirejo[redakti | redakti fonton]

Enirejo al areo de IFEMA de la Campo de las Naciones.

Ĝi enhavas subtegmentajn 200.000 por ekspozicio, distribuataj en dekdu pavilonoj, Centron de Kunsidoj de pli ol 10.000 m², same kiel spacojn kaj ekipojn necesajn por la pplej efika disvolvigo de la aktiveco kiu en ĝi okazas, kiel kunsidejo, aŭditorio por 600 ĉeestantoj, nombraj restoracioj, 14.000 lokoj por aŭtoj. La foirejoj de IFEMA troviĝas inter du kompleksoj: unu nordoriente de la urbo, en la Campo de las Naciones kaj alia sudoriente de la urbo ĉe la Casa de Campo.

Foiroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj de la organizataj foiroj de IFEMA estas FITUR, ARCO, BMFWM, antaŭe konata kiel Pasarela Cibeles, GIFTRENS, SIMO Network, FRUIT ATTRACTION, SICUR, Internacia Foiro de la Aŭtobuso (FIAA),[1] AULA, Salón Internacional de Moda de Madrid, FERIARTE, ALMONEDA, LIBER, MATELEC, CONSTRUTEC, VETECO, PIEDRA kaj GENERA (Feria Internacional de Energía y Medio Ambiente).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.fiaa.ifema.es , 2009
  2. http://www.ifema.es/ferias/genera/default.html Arkivigite je 2020-05-30 per la retarkivo Wayback Machine Feria Internacional de Energia y Medio Ambiente,Energias renovables - GENERA 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]