ITAR-TASS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefsidejo de ITAR-TASS en Moskvo

ITAR-TASS (ruse: ИТАР-ТАСС, Информационно Телеграфное Агентство России - Телеграфное Агентство Советского Союза ) estas unu el la plej gravaj rusaj novaĵagentejoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Moskvo. Enkalkulante praagentejojn, ĝi ekzistas ekde 1904. Ekde 1992 ĝi laboras sub la nuna nomo, ITAR-TASS.

Historio

TASS estas mallongigo de Telegrafnoe Agentstwo Sowjetskowo Sojusa (Телеграфное агентство Советского Союза), t.e. telegrafagentejo de Sovjetunio. Tio estis de 1925 ĝis 1991 la novaĵagentejo de Sovjetunio kiel posteulo de ROSTA.

Eksteraj ligiloj