Iain Banks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banks subskribanta librojn ĉe 63a Monda Konvencio pri Sciencofikcio en Glasgovo, Aŭgusto de 2005

Iain Banks (16a Februaro 1954 – 9a Junio 2013) estis skota aŭtoro. Li verkis ĝeneralan fikcion laŭ la nomo Iain Banks, kaj scienco-fikcio kiel Iain M. Banks, inkludante la komencan literon de lia adoptita meza nomo Menzies, (ˈ|m|ɪ|ŋ|ɨ|z aŭ "ming-iz"). Li studis anglan, filozofion, kaj psikologion en la Universitato de Stirling, kie li poste estos doktoro "honoris causa". Li veturis tra Exuropo kaj dediĉis sin al diversaj metioj, nome konstruisto, laboristo por IBM, por advokatejo ktp.

Verkaro

Sekve de la publiko kaj sukceso de The Wasp Factory (la vespa faktorio, 1984), Banks ekdediĉis sin al verkado. Tiu verko temas pri adoleska serimurdisto kiu loĝas kun sia patro en kabano ĉe la skota marbordo.[1] Lia venonta verko Walking on Glass montris la unuan fojon du karakterajn trajtojn de lia verkaro: nome intereso por scienca fikcio kaj uzado de historiaj fadenoj ŝajne nerilataj kiuj fine kaj surprize interplektiĝas.[2] Lia unua scienco-fikcia libro, nome Consider Phlebas, estis publikita en 1987, kio faris la komencon de la populara serio The Culture. Kulturo estas utopia societo liberecana de bonvolemaj maŝinoj kiuj veturas tra la spaco.[3]

Liaj libroj estis adaptitaj al teatro, radio kaj televido. En 2008, The Times nomis Banks en sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945". Aprile de 2013, Banks anoncis, ke li havas neoperacieblan kanceron kaj plej verŝajne li no vivos pli ol unu jaro.[4] Fakte li mortiĝis la 9an de Junio 2013.[5]

Bibliografio

Fikcio kiel Iain Banks

Scienc-fikcio kiel Iain M. Banks

Noveloj

La serio Culture
Aliaj noveloj

Novelaj kolektoj

  • The State of the Art (1991) ISBN 0-929480-06-6
  • The Spheres (Birmingham Science Fiction Group, 2010)

Ne-fikcio

Notoj

  1. "Iain Banks, maestro de la ficción y el humor gótico", J.A., El País, Madrido, 18a de junio de 2013, paĝo 45.
  2. El País, op. cit.
  3. El País, same.
  4. "A personal statement from Iain Banks". Iain M Banks. 3an Aprilo 2013. Konsultita la 6an Aprilo 2013.
  5. "Author Iain Banks dies", BBC News Online, 9a Junio 2013.