Ian Hamilton Finlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ian Hamilton Finlay
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1925 (1925-10-28)
en Nasaŭo
Morto 27-an de marto 2006 (2006-03-27) (80-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater akademio Dollar • Glasgova Lernejo de Arto
Familio
Edz(in)o Sue Finlay
Infanoj Alec Finlay • Aileen Finlay
Okupo
Okupo verkistoartisto • ĝardenkulturisto • poeto • skulptistoilustristo • vida poeto • dramaturgo • pacifisto
vdr

Ian Hamilton Finlay (naskiĝis la 28-an de oktobro 1925, mortis la 27-an de marto 2006) estis skota poeto, verkisto, artisto kaj ĝardenisto, honorigita per la Ordeno de la Brita Imperio.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Fine de la Dua Mondmilito, Finlay laboris kiel paŝtisto, antaŭ ol ekverki novelojn kaj poemojn, dum li loĝis sur la insuleto Rousay en la Orkadoj. Li publikigis sian unuan libron, "La marlito kaj aliaj rakontoj" (The Sea Bed and Other Stories), en 1958, kun iuj el liaj teatraĵoj elsenditaj ĉe la BBC, kaj iuj rakontoj en "The Glasgow Herald".[1]

Lia unua kolekto de poezio, "The Dancers Inherit the Party (La dancistoj heredas la partion)", estis publikigita en 1960 kun dua eldono publikigita en 1962. La tria eldono, publikigita en 1969, inkludis kelkajn novajn poemoj kaj estis malprecize priskribita de la eldonisto kiel unua eldono, kio kaŭzis kompleksan juran disputon. Dancistoj estis entute inkluzivita en jarlibro Novaj Instruoj kelkajn jarojn poste.

En 1963, Finlay publikigis Rapel, sian unuan kolekton de konkreta poezio (poezio en kiu la aranĝo kaj tipografio de la vortoj kontribuas al ĝia ĝenerala efiko), kaj kiel konkreta poeto ke li unue akiris vastan renomon. Granda parto de ĉi tiu verko estis eldonita per sia propra Wild Hawthorn Press, en lia revuo Poor. Old. Tired. Horse. ("Malriĉa. Malnova. Laca. Ĉevalo.")

Finlay iĝis rimarkinda kiel poeto, reduktante la formon Unuverso al unu vorto[2] kun sia konkretaj poemoj en la 1960-aj jaroj.[3] Ripeto, imito kaj tradicio kuŝis en la koro de la poezio de Ian Hamilton,[4] kaj esplorante "la apudmeton de ŝajne kontraŭaj ideoj".[5]

Arto[redakti | redakti fonton]

Poste Finlay komencis verki poemojn por enskribi en ŝtonon, integrigante ĉi tiujn skulptaĵojn en la naturan medion. Ĉi tiu speco de 'poemo-objekto' aperas en la ĝardeno "Malgranda Sparto", kiun li kaj Sue Finlay kune kreis en la Pentland-montetoj (Pentland Hills) proksime al Edinburgo. La kvin-akrea ĝardeno ankaŭ inkluzivas pli konvenciajn skulptaĵojn kaj du ĝardentemplojn. Sed ili videblas ankaŭ ekster Skotio, ekzemple en la Insulo de skulptaĵoj en Pontevedro, Galegio, aŭ en la Svisa Ĝardeno en Vieno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "mortas Ian Hamilton Finlay, 80-jara, Poeto kaj Koncepta Artisto", angle en The New York Times la 31-an de marto 2006
  2. Hirsch, Edward: A Poets Glossary, Houghton Mifflin HRcourt, Boston 2014 (ISBN 9780151011957)
  3. Perloff, Marjorie: Review Dreams of Weeds TLS Londono, la 29-an de aprilo 2005
  4. Macumoto, Lila: Imitaĵo, Reflektado, Tradicio: Iuj Reflektadoj pri la Poezio de Ian Hamilton Finlay, angle, Foruma Numero 15, Universitato de Edinburgo, aŭtuno 2012
  5. Beleco kaj Revolucio: La Poezio kaj Arto de Ian Hamilton Finlay, angle, ekspozicia katalogo Kettle's Yard, Kembriĝo 2014