Ian McKenzie Richmond

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ian McKenzie RICHMOND naskiĝis en Anglujo kaj transloĝiĝis al Ontario (Kanado) en 1953. Li memlernis Esperanton pere de Teach Yourself Esperanto, kaj poste partoprenis la Somerajn Kursojn en San Francisko. En 1983 li gvidis E-kurson en la Universitato de Okcidenta Ontario (UWO), kie li tiam profesoris, kaj dum pluraj jaroj estis korektanto ĉe la Koresponda Kurso de KEA. Li estis prezidanto de la Kanada Esperanto-Asocio (1984-86) kaj de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (1987-1989). Li organizis kaj partoprenis dum jarkongresoj de la Modern Language Association of America (MLA) plurajn fakajn sesiojn pri esperanta literaturo. Jam de multaj jaroj li servas kiel delegito de UEA, unue en Londono (Ontario) ĝis 1994, poste en Church Point (Nov-Skotio), kie li estis profesoro kaj vicrektoro ĉe la franc-lingva Universitato Sainte-Anne, kaj lastatempe en Powell River (Brita Kolumbio). En 1993 li aperigis ĉe University Press of America Aspects of Internationalism: Language and Culture, kolekton da referaĵoj prezentitaj je la MLA-sesioj kun esperantaj resumoj. Li estas dumviva membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (San Marino) kaj estrarano de la Esperantic Studies Foundation (ESF). Lia biografio aperas en Who's Who in Canada, publikigita per la eldonejo de la Universitato de Toronto.