Ian McShane
| Ian McShane | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Ian McShane | |||||
| Naskonomo | Ian David McShane | ||||
| Naskiĝo | 29-an de septembro 1942 (83-jaraĝa) en Blackburn | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Venice vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (–1962) Stretford Grammar School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Gwen Humble (1980–) Suzan Farmer (en) | ||||
| Amkunulo | Sylvia Kristel (1977–1979) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro kantisto filmproduktoro voĉaktoro | ||||
| Aktiva dum | 1962– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ian David McSHANE (naskiĝis la 29-an de septembro 1942 en Blackburn, Lankaŝiro, Anglio) estas brita aktoro kaj voĉaktoro, gajninto de la Premio Ora Globo (2005) [1].
Li akiris la plej grandan famon post la televidserio "Lovejoy" (1986 - 1994, BBC) kaj " Deadwood " (2004 - 2006, HBO). La usona revuo People nomis lin en 2005 la plej seksa televida fiulo [2].
Kariero
[redakti | redakti fonton]McShane estis en la filmkomerco dum 50 jaroj, kaj aktoris en pli ol 100 filmoj kaj televidserioj. Unu el liaj plej famaj fruaj roloj estas la titolrolo en la brita televidserio Lovejoy, kiu kuris dum ses sezonoj (de 1986 ĝis 1994). En la lastaj jaroj, li aperis en konataj filmoj kiel ekzemple Agent Cody Banks (2003), We Are Marshall (2006), Shrek the Third (2007), Kung Fu Panda (2008), Death Race (2008) kaj Pirates of la Karibio: On Stranger Tides (2011), same kiel la televidserio Deadwood (2004-06). En 2012, li ĉefrolos en Neĝulino kaj la Ĉasisto (Snow White and the Huntsman, 2012).
McShane gajnis Oran Globon en 2005 pro sia laboro en Deadwood, kaj ankaŭ estis nomumita en 2011 por Pillars of the Earth.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ian McShane, Esq's Biography. Debrett's (2009). Arkivita el la originalo je 3 January 2011. Alirita 1 September 2010 .
- ↑ Gilbey, Ryan, "Ian McShane: rogue trader", 16 March 2013.

