Ian Tarrant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ian TARRANT estas brita esperantisto. Li en la 1970-aj jaroj studis en Kembriĝo (Britio) kaj tiam kun aliaj esperantistaj studentoj revivigis studentan Esperanto-grupon en la universitato de Kembriĝo,[1] kiu havis tradiciojn jam ekde la preparo de la 3-a Universala Kongreso de Esperanto de 1907 en la urbo. En 1979/1980 li estis volontulo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en la Centra Oficejo de UEA, kaj sekve de de 1980 ĝis 1983 estis estraro de TEJO respondeca pri Eksteraj Rilatoj. Fininte siajn studojn, li samtempe al la estrara periodo kaj ankoraŭ pli poste laboris kiel instruisto en Kenjo, kaj helpis starigi Esperanto-movadon ankaŭ en la najbara ŝtato Tanzanio.[2] Poste, li elektiĝis unu el laŭ la stato de 2015 kvar honoraj membroj de TEJO.[3]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Interŝtataj unuiĝoj - kiucele?: Seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, 20-a/27-a de julio 1979, Austerlitz, Nederlando: Raporto, 32 paĝoj, ilustritaj, 22 cm

Referencoj[redakti | redakti fonton]