Iatrokemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontispico de la verko "Musaeum Hermeticum" pri alkemio, verko eldonita en 1678.

Iatrokemiokemiatrio estas branĉo de la kemio ligita al medicino kaj devenas el la greka vorto "ἰατρός" kiu signifas kuracisto aŭ medicino. Havante ĝiajn radikojn en la alkemio, la iatrokemio penas provizi kemiajn solvojn por la traktado de malsanoj kaj medicinaj disturboj.

Ĉi-kampo de la scienco falis eksteruze en Eŭropo ekde la ekapero de la starigo de la moderna medicino. Tamen, iatrokemio estis tre populara inter 1525 kaj 1660, ĉefe en la malaltaj landoj. Ĝia plej rimarkinda reprezentanto estis Paracelsus, grava svisa alkemiisto de la 16-a jarcento. Iatrokemiistoj kredis ke la fizika sano dependis je specia ekvilibro de la korpaj fluidaĵoj. Iatrokemiaj terapioj kaj konceptoj ankoraŭ vaste uzatas en Sudazio, Orientazio kaj inter ilia diasporaj komunumoj en la tuta mondo.

Historio en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

"Diatribae duae medico-philosophicae"
alkemia traktaĵo de Thomas Willis, eldonita en 1663.

La preparado de medicinaĵoj iĝis parto de la alkemio en la komenco de la moderna epoko. Ĉirkaŭ 1350, Jean de Roquetaillade (1310-1365) defendis la ekstraktadon de esencoj kaj de plantoj kaj de mineraloj. Li ofte uzadis du relative novajn substancojn dum tiu periodo: iu distilita alkoholo farita el vino kaj fortaj mineralacidoj. Pli malfrue, la aŭtoro "Pseŭdo-Lull" (tio estas, Ramon Lullo aŭ unu el liaj sekvantoj) kolektis kaj helpis en la disvastigado de la teorioj de Roquetaillade.

La plej efika buŝproponanto de la iatrokemio estis Theopharastus von Honhenheim, pli konata kiel Paracelsus. Li forte klopodis por la teorio pri la metaltransmutacio kaj emfazis la iatrokemion en siaj verkoj. Paracelsus kredis ke la malsanoj estis kaŭzitaj de venenoj, sed la venenoj ne estis tute negativaj. Li sugestis ke la venenoj aŭ malsanoj ankaŭ povas kuraciĝi de aliaj venenoj. Tiamaniere ke, la venenoj povus havis bonfarajn efektojn. La konceptoj de Paracelsus rezultis en multajn kemie preparitajn kuracilojn tiuperiode enhavantajn toksajn komponaĵojn tiaj kiaj arseno, antimono, hidrargo kaj aliaj pezaj metaloj. Tamen, liaj vidpunktoj ne estis akceptitaj de multaj erudiciuloj ĝis kiam liaj malkoheraj skribaĵoj estis organizitaj laŭ pli sistema formo far liaj sekvantoj. Laŭgrade, multaj kuracistoj ekakceptis la kuracilojn de Paracelsus kvankam kelkaj malkonsentis kun la filozofio de Paracelsus. Pli malfrue, la kuracistoj enkondukis la kemian medicinon laŭ la stilo de la iatrokemio, ia sistemo por medicina klarigo kaj praktiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Jan Matejko, Bildigante Mikaelon Sendivogon plenumante metaltransmutacion en oron antaŭ Sigismondo la 3-a Vasa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]