Ibera skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj anoj de la Ibera skolo en Lisbono dum la UK en 2018. De maldekstre: M. Fernández, A. Montagut, A. Valén, Ana Manero (staras), G. Neves, M. Gutiérrez / Liven Dek.

Laŭ tradicio de la esperanta literaturhistorio, Ibera Skolo estas nomo de literatura skolo kiu ekfamiĝis post la eldono de la poemaro Ibere libere, kuniganta verkojn de Miguel Fernández, Liven Dek (Miguel Gutiérrez), Jorge Camacho (ekse Georgo Kamaĉo) kaj Gonçalo Neves. La ĝermo de la Ibera Skolo estis la tiel nomata Hispana Opo.

Aliaj nomoj en la grupo estas: Ricardo F. Albert Reyna, Alberto Franco, Hèctor Alòs i Font, Abel Montagut, Joxemari Sarasua kaj Antonio Valén.

En aprilo 2007 la plejmulto el ili kunfondis en Santandero la (ĉu nur ŝercan?) Esperantan Respublikon.

"La ibera skolo"[redakti | redakti fonton]

laŭ artikolo de István Ertl

Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron (Fernando de Diego); ili konscie kaj subkonscie influas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "Praga skolo"), sed simile al la "Skota skolo", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin al Parnasa rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.

Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaro Ibere libere (1993) kaj ties debuto en la Valencia UK, en kies Belartaj Konkursoj la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojn Miguel Fernández (1950-), Liven Dek (Liven Dek , 1950-), Jorge Camacho (Georgo Kamaĉo, 1966-), kaj la portugalon Gonçalo Neves (1964-). Al ili apartenas kaj tamen apartas la gravega figuro de la kataluno Abel Montagut (1953). Aldonindas la hispana kritikisto Antonio Valén (1965-) kaj la kataluna redaktoro/kritikisto Hèctor Alòs i Font (1965-). Nemirinde, la ĉeesto de tiom da elstaruloj favoras multopan kunkreadon de vigla E-kulturo en Iberio: listigeblus ja multaj nomoj, ekz. de Alberto Franco (1965), Rafael Blanco (1963) kaj Ricardo F. Albert Reyna (1962). Kaj tiam ni eĉ neglektis kultursferojn malpli proksimajn al beletro, kiel rok-muziko aŭ bildstrioj ...

Fernández jam majstris kiel tradukanto de i.a. la poetoj Federico García Lorca (1987) kaj de Miguel Hernández (1988). En sia originala ciklo La profil' de viaj spuroj li "miksas prozon kaj poezion, kvazaŭ li volus montri, ke je artisma nivelo diferenco inter ili estas nur nuanco" (M. Nervi). Liaj foje deliraj, sed neniel memcelaj sonludoj verŝiĝis eĉ en muzikon (kantato de Pedro Villaroig), en kies Valencia premiero la belkanta poeto mem kunrolis. Per sia total-artisma sinteno Fernández strebas kvintesenci la ĉiusense alproprigatan intenson de la vivo. Literatura sensacio de la jaro 1996 estas la apero de lia unua memstara volumo, El la sonoraj soloj.

Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibran Sferoj, da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis en Belartaj Konkursoj (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis por Trezoro kaj Nova Esperanta Krestomatio.

Alberto Franco elstaras kiel majstra kurtisto. Lia Linie antaŭen, en Sferoj 8 (Santander, 1993), elpintas kiel literatura artverko: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado.

Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj en Trezoro (1989), en lia debut-volumeto Sur la linio (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. Per La Majstro kaj Martinelli (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon de LF-koop, Giorgio Silfer. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.

Plej rakete ŝprucas en la kvaropo Gonçalo Neves, kiu enmovadiĝis en la Jubilea Jaro. Li plej sentime eksplodigas disen la tradiciajn kadrojn de lingvaĵo kaj formo: liaj poemoj efikas eĉ pli emociaj kaj eksklamaciaj ol tiuj de Fernández. Tamen, ne senprave avertas Christian Declerck, parolante pri la - laŭ li - "rotkviĉ talento": "Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj ... jam preterlasis antaŭ jardekoj." Proze Neves prezentiĝis per la volumeto Kompreni (1993), lingve same aŭdaca, videble nur enkonduka al esperata proza verkkariero.

Artikolo de István Ertl, novembro 1996

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]