Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo
Internacia ekspozicio
Komenco 9-a de majo 1929 vd
Fino 21-a de junio 1930 vd
Geografia situo 37° 22′ 32″ N, 5° 59′ 20″ U (mapo)37.3756-5.9889Koordinatoj: 37° 22′ 32″ N, 5° 59′ 20″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Situo Sevilo
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929) (Sevilo)
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929) (Sevilo)
DEC
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929)
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929)
Map
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929)
vdr
Placo de Hispanio, konstruita por la Internacia Ekspozicio, estis la plej kosta projekto.

La Iberamerika Ekspozicio de Sevilo, inaŭgurita la 9-an de majo 1929 kaj fermita la 21-an de junio 1930, estis la unua internacia ekspozicio por montri la fratiĝon inter la du landoj de la Iberia duoninsulo kun Ameriko; Hispanio kaj Hispanameriko kaj Usono kaj Portugalio kun Brazilo kaj Makao. La dua evento el tiaj karakterizoj estis la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992), ankaŭ okazinta en Sevilo, urbo kiu havis la monopolon de la komercado kun Ameriko en la Hispana ora jarcento. La ekspozicio koincidis kun la Internacia Ekspozicio de Barcelono de 1929.

La ideo realigi internacian ekspozicion en Sevilo naskiĝis en 1909, proponita de la komandanto de artilerio Luis Rodríguez Caso. La ideo de Caso estis varme akceptata kaj la evento devis servi kiel pordo por malfermiĝi al novaj tendencoj eksteraj kaj instigi al la Ŝtato por necesa moderniĝo rigarde la estontecon. Inter ĝiaj celoj estis la urboplanisma reformo, akceli la turismon, revivigi la famon de la urbo, kreado de laborpostenoj kaj ekonomia plibonigo same kiel ekhavi kaj plibonigi la rilatojn kun amerikaj landoj.

La ekspozicio estis unu el la plej gravaj okazintaĵoj komence de la 20-a jarcentoen Sevilo. Ekde 1909, kiam Luis Rodríguez Caso publike diskonigis sian ideon okazigi "Internacian ekspozicion Hispanio-Transmaro", "Internacian ekspozicion Hispanio en Sevilo" aŭ "Internacia ekspozicio Hispan-Amerika", ĝis la dato kiam ĝi realiĝis, pasadis dudek jaroj, sufiĉa tempo por elpensi kaj konkretigi temajn enhavojn (agrikulturo, komerco kaj kulturo), krei la gvidorganojn kiuj mastrumis la ekspozicion kaj elekti kiujn landojn kaj regionojn partoprenu la eventon.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Landoj kiuj partoprenis la ekspozicionn de 1929 de Sevilo.

La ekspozicio konsistis el pavilonoj de landoj kaj regionoj invititaj: Argentino, Ĉilio, Gvatemalo, Urugvajo, Peruo, Kolombio, Meksiko, Kubo kaj Dominika Respubliko (kun la pavilono de Sankta Domingo). Venezuelo ekspoziciis en provizora paviono. Makao havis pavionon kiel portugala kolonio. Ene de la pavionoj koloniaj troviĝis tiuj de la Hispana Protektorato de Maroko kaj la Pavilono de la Golfo de Gvineo. Salvadoro, Panamo, Kostariko, Bolivio kaj Ekvadoro ekspoziciis en la Amerikaj Galerioj, kiuj nuntempe estas la keloj de la Haveno de Sevilo en la Avenuo de la Raso.

Naciskale paroprenis per siaj pavilonoj la ok provincoj de Andaluzio, inkluzive de Onubo kiu komence ne konsentis ke estu Sevilo la sidejo de la ekspozicio. Ankaŭ kelkaj aliaj regionoj kaj urboj hispanaj partoprenis: Barcelono, Kanariaj Insuloj, Galegio, Ekstremaduro, Asturio, Kastilio la Nova kaj Kastilio la Malnova.

Bildaro[redakti | redakti fonton]