Ibn Ruŝd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ibn Ruŝd (ابن رشد), plennome Abu al-Walid Muhammad ibn Ahmad ibn Muhammad ibn Ahmad ibn Ruŝd (محمد بن احمد بن محمد بن احمد بن رشد), naskita en 1126 en Kordovo kaj mortinta la 10-an de decembro de 1198, en Marakeŝo, estis andalusa filozofo, kuracisto kaj mistikulo, pli konata en Eŭropo kaj Okcidento per la latinigitaj formoj Averroes, Averroès, Averroës or Averrhoës.

Li estis unu el plej elstaraj kaj influaj islamaj konantoj de la greka filozofo Aristotelo. Ibn Ruŝd ligis filozofion kun religio, kaj pro tio oni proklamis lin nekredulo kaj elpelis lin al Marakeŝo, kie li mortis.

Biografio

Averroes devenis el familio de studantoj de la Juro, superaj juĝistoj en Kordovo sub la rego de la dinastio Almoravidoj. Li mem estis kadio de Sevilo.

Li verkis komentariojn al Aristotelo, kaj tial li estas ankaŭ konata kiel La Komentisto. Jacob Anatoli tradukis liajn verkojn el la araba lingvo en la hebrean en la 13-a jarcento. Tio siavice influis la kristanan pensadon en la posta Mezepoko kaj Renesanco.

En sia plej influa verko La Nekohereco de la nekoherulo (Tahafut al-tahafut), li defendas la aristotelan filozofion, fronte al la asertoj de Al-Ghazali ke la filozofio kontraŭdiras la religion, kaj tial estas kontraŭ la instruoj de Islamo.

Ibn-Ruŝd, en pentraĵo de Rafaelo

Post la invado de Al-Andalus fare de la Almohadoj, pli striktaj kaj fanatikaj, li estas ofte cenzurita kaj suferas ĉikanojn. Tial parto de liaj verkoj perdiĝis kaj estas konata pere de la hebreaj kaj kristanaj komentoj.

Ĉefaj verkoj

Colliget
  • Tahfut at-Tahafut (La Nekohereco de la nekoherulo)
  • Kitab fasl al-maqal (Pri la harmonio inter la religio kaj la filozofio)
  • Bidayat al-Mujtahid (Distingita juristo)
  • La komentoj al la «Corpus aristotelicum», inter kiuj:
    • La malgrandaj komentoj (Yawami).
    • La mezaj komentoj (Taljisat).
    • La grandaj komentoj (Tafsirat).
  • Komentoj pri La Respubliko de Platono
  • La komentoj al Ptolomeo, Aleksandro el Afrodisia, Nikolao el Damasko, Galeno, al-Farabi, Ibn Sina kaj Ibn Bayya.
  • La traktato De Substantia Orbis.
  • La teologiaj verkoj: Fals al Maqal, Kasf´al-Manahiy kaj Damima.
  • Kitab al-kulliyyat al-Tibb (Libro de la ĝeneralaĵoj de la medicino).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.muslimphilosophy.com/ir/default.htm Islama Filozofio en la reto greke http://www.newadvent.org/cathen/02150c.htm Katolika Enciklopedio pri Ibn-Ruŝd greke http://www.averroes-foundation.org Ibn-Ruŝd (Fundamento, Subkonstruaĵo) por Fido kaj Kaŭzo en Islamo