Ibn Hazm
Ibn Hazm | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
أبو مُحمَّدٍ عَلِيُّ بْنُ أَحْمَدَ بْنِ سَعِيدِ بْنِ حَزْمِ بْنِ غَالِبِ بنِ صَالِحِ بن خَلَفِ بْنِ مَعْدانَ بْنِ سُفْيانَ بْنْ يَزِيدَ اَلْأَنْدَلُسِيُّ القُرْطُبِيُّهنتاي | ||
Naskiĝo | 7-an de novembro 994 en Kordovo | |
Morto | 15-an de aŭgusto 1064 (69-jaraĝa) en Onubo | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Loĝloko | Almerio vd | |
Memorigilo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Uns al-Qulub (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo poeto literaturisto islamjuristo geografo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | La kolumo de la kolombo ❦ Al-Muhalla ❦ Q12183709 ❦ Q12190965 ❦ Rasāʾil Ibn Ḥazm al-ʾandalusī ❦ Q118141153 ❦ Jamharat ansāb al-ʻArab ❦ Jawāmiʻ al-sīrah al-Nabawīyah vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abu Muḥammad ʿAli ibn Aḥmad ibn Saʿīd ibn ḤAZM (en araba: أبو محمد علي بن احمد بن سعيد بن حزم), plej ofte konata kiel Ibn HAZM, kvankam li estis nomita inter hispanaj kristanoj Abén Házam (Kordovo, 7a de novembro 994 - Montíjar, Onubo, 15a de aŭgusto 1064) estis alandalusa filozofo, teologo, historiisto, rakontisto kaj poeto, konsiderita «Patro de la komparreligio». Li estis la nura aŭtoro kiu lasis kelkajn indikojn pri la tribaj grupoj kiuj eniris en al-Andalus en la epoko de la islama konkero. Liaj antaŭuloj estis hispanoj arabigitaj kaj konvertitaj al islamo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis ĝuste antaŭ la krizo kiu nuligis la Kaliflandon de Kordovo. Li devenis de familio de muladioj, kiu vivtenis sin de bieno proksime de Montíjar, proksime de Onubo. Lia avo translokiĝis al la kalifa ĉefurbo, sed krom tio apenaŭ oni scias ion pri li. Lia patro, Ahmad, estis lerta kaj klera homo, kiu ene de la politika etoso kordova, akiris fidon kaj de la kalifo kaj de la viziro, Almanzor, kaj finfine li mem estis nomumita viziro, kiu ekregis kiam forestis Almanzor. Tial, lia filo 'Ali vivis infanaĝon en la kordoba kortego de al-Zahira.
Ĉar li apartenis al la kordova aristokrataro, li vivis rekte dum la ekmilito de la kordova enlanda milito, kiu rompis sian konfortan vivon. La familio de 'Ali partianis al la legitima umajado, kontraŭ la partianoj de la nova dinastio de amirioj, nome tiu de lia iama protektanto Almanzor, kaj tiukadre li perdis la favoron de la regantoj. En 1012 mortis lia patro Ahmad, kaj 'Ali devis ekziliĝi al Almerio. Tie, akompanata de sia amiko kaj samideano Muhammad ibn Iŝāq, opoziciis al la guberniestro kiam tiu alipartianiĝis apogante novan aspiranton, kaj tiukadre ili denove estis ekziligitaj, tiam en Aznalcázar. Kiam nova aspiranto umajada preparis armeon en Ŝativo por reklami denove la kaliflandon, kaj ili aliĝis al tiu, pranepo de Abd ar-Rahman la 3-a, nome 'Abd al-Rahmān ibn Muhammad ibn 'Abd al-Malik, kiu decidis ataki la ziridojn de Granado antaŭ alveni al la ĉefurbo, kaj tiuj venkis. En tiu batalo Ibn Hazm estis malliberigita. De tie li retiriĝis al Ŝativo, kie, estante ĉirkaŭ 28-jaraĝa, li verkis sian faman verkon La kolumo de la kolombo.
En 1023 la urbo Kordovo elektis novan kalifon, post la falo de la Kaliflando de hammudioj, kaj estis elektita Abd ar-Rahman la 5-a, kiu elektis kiel registaron Ibn Hazm kaj lian grupon de amikoj, kiuj iĝis viziroj; kiel iamaj kordobaj aristokratoj, li estis kleraj, sed ilia regado daŭris nur unu monaton kaj duonon, post kio la kalifo estis ekzekutita kaj Ibn Hazm denove enkarcerigita.
Post tio, 'Ali rezignis definitive pri politiko kaj dediĉis sin tute al studoj pri juro kaj teologio. Li aliĝis al la skolo zahiria, en kies lernejo li instruis kun sia instruisto Abū-l-Ĥijār de Santarem en la Moskeo de Kordovo ĝis en 1027 li estis denoncita kiel kontraŭanto de la oficiala skolo malikia. Ekde tiam li rezignis pri instruado kaj dediĉis sin al vagado tra la diversaj tajfaj regnoj kiel polemikisto kaj saĝulo. En 1039 li rifuĝiĝis dum mallonge en Majorko, protektita de gravulo. Li ekzemple polemikis kun al-Mutadid de Sevilo, kio rezultis en la bruligado de liaj libroj en la sevila regno.