Ibn Manzur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ibn Manẓūr (Araba: ابن منظور) (Junio–Julio 1233 - Decembro 1311/Januaro 1312) estis Libia leksikografiisto de Araba lingvo kaj aŭtoro de granda vortaro nome Lisān al-ʿArab (la lango de Araboj). Lia kompleta nomo estis la jena: Muhammad ibn Mukarram ibn `Alī ibn Ahmad ibn Manzūr al-Ansārī al-Ifrīqī al-Misrī al-Ĥazrajī Jamāl al-Dīn Abū al-Fadl (en araba محمد بن مكرم بن علي بن أحمد بن منظور الأنصاري الإفريقي المصري الخزرجي جمال الدين أبو الفضل). Li estis el Nordafrika Araba deveno, el la tribo Banu Ĥazraj de Ansar laŭ la nomo al-Ansārī al-Ifrīqī al-Misrī al-Ĥazrajī sugestas, kaj oni scias ke li naskiĝis ĉu en Ifrikio (Alĝerio, Tunizio, Libio) aŭ Egiptio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lisān al-ʿArab
  • Aḫbār Abī Nuwās, bio-bibliografio de Arab-Persa poeto Abu Nuwas; presita (kun komentario de Muhammad Abd ar-Rasul) 1924 en Kairo kaj publikigita ankaŭ de Ŝukri M. Ahmad 1952 en Bagdado.
  • Muḫtaṣar taʾrīḫ madīnat Dimašq l-Ibn ʿAsākir, historio de Damasko fare de Ibn 'Asakir.
  • Muḫtaṣar taʾrīḫ madīnat Baġdād li-s-Samʿānī, historio de Bagdado de al-Samʿānī (m. Januaro 1167).
  • Muḫtaṣar Ǧāmiʿ al-Mufradāt, pri kuraciloj kaj manĝoj de al-Baiṭār.
  • Muḫtār al-aġānī fi-l-aḫbār wa-t-tahānī, selekto de kantoj; presita en 1927 en Kairo.
  • Niṯār al-azhār fī l-layl wa-l-nahār, pri astronomio, tago kaj nokto, steloj kaj zodiako; presita en 1880 en Istanbul.
  • Taḏkirāt al-Labīb wa-nuzhat al-adīb.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Carl Brockelmann: Geschichte der arabischen Literatur. Volume II, Brill, Leiden ²1943, p. 21f Supplement Volume II, Brill, Leiden 1938, p. 14f.
  • Johann W. Fück: Art. Ibn Manẓūr, in: ²Encyclopaedia of Islam III (1971), p. 864.
  • Jörg Krämer: Studien zur altarabischen Lexikographie: Nach Istanbuler und Berliner Handschriften, in: Oriens 6 (1953), p. 230f.
  • Fuat Sezgin: Geschichte des arabischen Schrifttums. Volumes I - IX, Brill, Leiden 1964 - 1987.