Ibn al-Nafis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibn al-Nafis.

Ibn NafisIbn al-Nafis, kies tuta nomo estis Ala-al-din abu al-Hassan Ali ibn Abi-Hazm al-Qarshi al-Dimashqi (arabe علاء الدين أبو الحسن عليّ بن أبي حزم القرشي الدمشقي), estis araba kuracisto de la 13-a jarcento fama pro la malkovroj pri la pulma cirkulado.

Ibn Nafis naskiĝis en Damasko (Sirio) inter 1210 kaj 1213. Krom medicino, li ankaŭ studis jurisprudencon, literaturon kaj teologion.

En 1236 li ekloĝis en Egiptio. Tie li laboris en la hospitaloj Al-Nassri kaj Al-Mansouri, kie li estas ĉefa kuracisto (kaj estro de la personaro de la sultano). Post lia morto en 1288, lia domo, biblioteko kaj kliniko transiris al la Hospitalo Mansouriya.