Ibort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibort
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 0° 24′ U (mapo)42.477351-0.40594300000001Koordinatoj: 42° 29′ N, 0° 24′ U (mapo) [+]
Ibort (Provinco Ŭesko)
Ibort (Provinco Ŭesko)
DEC
Ibort
Ibort
Situo de Ibort
Ibort (Hispanio)
Ibort (Hispanio)
DEC
Ibort
Ibort
Situo de Ibort

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibort [+]
vdr

Ibort [iBORT] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Ibort (800 msm) mem estas en la suda valo inter Sabiñánigo kaj Guarguera. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Jam ekzistis meze de la 15-a jarcento, literumita Iuort, Iuorte, Ivorte, Isvor, Hiuort kaj Ybort.[1] Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Ibort suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Ibort okazis senhomigo en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis reloĝado ekde 1987 ĝis nunaj 76 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo nun reformita kiel grimpomuro.

Bildaro de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto Arteta, Agustín (1972). Toponimia aragonesa medieval. Valencia: Anúbar.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]