Ibrahim Boubacar Keïta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibrahim Boubacar Keïta
ĉefministro de Malio
Ibrahim Boubacar Keïta par Claude Truong-Ngoc décembre 2013 (cropped).jpg
Persona informo
Ibrahim Boubacar Keïta
Naskiĝo 29-an de januaro 1945 (1945-01-29)
en Koutiala, Franca Sudano, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Francio
Morto 16-an de januaro 2022 (2022-01-16) (76-jara)
en Bamako
Religio islamo [#]
Lingvoj bambarafranca [#]
Ŝtataneco Malio [#]
Alma mater Universitato Cheikh Anta DiopLycée Janson-de-SaillyUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono [#]
Partio Alliance for Democracy in Mali [#]
Familio
Edz(in)o Keïta Aminata Maiga [#]
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Ĉefministro de Malio Flago-de-Malio.svg
Dum 1994–2000
Partiestro de Rassemblement pour le Mali
Dum 2001–2022
Prezidanto de parlamento de Malio Flago-de-Malio.svg
Dum 2002–2007
Prezidanto de Malio Flago-de-Malio.svg
Dum 2013–2018
2-a periodo
Dum 2018–2020
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ibrahim Boubacar KEÏTA (naskiĝis la 29-an de januaro 1945 - mortis la 16-an de januaro 2022) estis politikisto de Malio, okupinta postenojn de ĉefministro (1994–2000) kaj dufoje de prezidanto (2013–2018, 2018–2020). Li estis ĉefministro de Malio de 1994 ĝis 2000 kaj Prezidanto de la Parlamento de Malio de 2002[1][2] ĝis 2007.[3]

Li fondis politikan partion Rassemblement pour le Mali (RPM), en 2001, kaj li estris ĝin ekde tiam.[4]

La 11-an de aŭgusto 2013 Keïta estis elektita kiel prezidento de Malio.[5] Li ricevis 88 % el la voĉdonoj kaj eĉ lia rivalo Soumaïla Cissé venis kun sia familio gratuli lin kun lia familio.

En 2018 li estis reelektita. Sed ekde junio 2020 okazis amasaj protestoj gvidataj de la opozicia koalicio M5-RFP (france Mouvement du 5 Juin-Rassemblement des Forces Patriotiques), kontraŭ korupto kaj malsekureco, kontraŭ kiuj laŭdire senrezulte luktis la registaro. La 18-an de aŭgusto 2020 li estis arestita de militistoj kaj alportita al militbazo en la urbo Kati, de kie li anoncis per radio sian devigitan eksiĝon.

En Vikinovaĵoj[redakti | redakti fonton]

En vikinovaĵoj: Militistoj eksigis prezidanton de Malio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]