Ibrahim Ferrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibrahim Ferrer
Ibrahim Ferrer en Groningen, Nederlando, oktobro de 2004
Ibrahim Ferrer en Groningen, Nederlando, oktobro de 2004
Bazaj informoj
Naskiĝo 20-an de februaro 1927 (1927-02-20)
en San Luis
Morto 6-an de aŭgusto 2005 (2005-08-06) (78-jaraĝa)
en Havano
Ĝenroj son, guaracha, bolero, latina ĵazo
Profesio kantisto
Aktivaj jaroj 50-aj jaroj1995
Parencaj
temoj
Los Bocucos, Buena Vista Social Club
Retejo www.worldcircuit.co.uk#Ibrahim_Ferrer
vdr

Ibrahim FERRER, naskita la 20-an de februaro 1927 ĉe Santiago de Cuba, mortinta la 6-an de aŭgusto 2005 en Havano, estis kuba muzikisto kaj precipe kantisto, konata pro la pureco kaj mildeco de sia voĉo.

Li atingis tutmondan famon en 1998 per la sukceso de la muzika projekto Buena Vista Social Club, en kiu li verkis 12 el la 14 temoj de la disko. La angla esprimo "social club" verŝajne reiras al la hispana "club social", kiu signifas proksimume "amuza klubo". Ferrer laŭdire naskiĝis en tia klubo dum dancvespero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La vivo de Ferrer ne estis facila; kiel infano li preskaŭ mortis de tetanoso, kaj je la aĝo de 12 jaroj li restis orfo. Devante perlabori sian vivon li ne povis regule viziti lernejon; li surstrate vendis dolĉaĵojn. Li entuziasmiĝis pri muziko kaj kune kun sia kuzo fondis muzikistan grupon, Jóvenes del Son (junuloj de sono), kiu muzikis ĉe lokaj festoj.

En la 1950-aj jaroj li iĝis ĉefkantisto de la kuba orkestro de Pacho ALONSO kaj restis tiu dum pli ol dudek jaroj. En 1955 li kunlaboris kun la orkestro de Chepín-Chovén pri la sukcesa sondisko "El Platanar de Bartola". En 1975 li iris al Havano kaj laboris kun la legenda Orkestro Ritmo Oriental kaj kun la granda Beny MORÉ. Poste li reaniĝis en la grupo Los Bocucos de Pacho ALONSO. Li monde turneis kun tiu grupo kaj akiris pli kaj pli da ŝatantoj.

Tamen lia nomo restis ĉiam en ombro, li estis ŝatata de la publiko, sed ne de siaj kolegoj. Li perdis entuziasmon pri muziko kaj retiriĝis en 1991. Li poluris ŝuojn surstrate kaj forlasis sian domon por loĝi en malgranda pensiono, en kiu li enfermis sin, retiriĝe de la mondo kaj la muziko.

Sed en 1997 liaj amikoj lin konvinkis eliri el sia retiriĝo kaj reveni al la muziko por registri sian debuton kun la orkestro Afro Cuban All Stars, la pecaron Toda Cuba Le Gusta. Samjare sekvis lia apero en Buena Vista Social Club, pecaro, kiu rezultis el la laboro de Ry COODER, rekonata impresario muzika, kiu vojaĝis al Kubo por trovi talentulojn konatajn nur sur tiu insulo, kiaj Compay Segundo, Rubén GONZÁLEZ kaj Ibrahim Ferrer.

Liaj diskoj gajnis ĉiujn specojn de premioj, interalie unu Grammy. Liaj koncertoj plenigis Carnegie Hall en Novjorko, eŭropajn stadionojn kaj eĉ la plej pretendemajn aŭditoriojn de Japanio. Krome en 1998 ekestis filmo pri lia historio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]