Ibrahim Ismail
Aspekto
Sultan Ibrahim Ismail Ibni Sultan Mahmud Iskandar Al-Haj (naskiĝis la 22-an de novembro 1958) estas la Yang di-Pertuan Agong (reĝo de Malajzio, ekde la 31-a de january 2024), kaj ekde la 23-a de januaro 2010 sultano de Ĝohoro (malaje Johor), post kiam li kiel plej aĝa filo postsekvis sian patron Mahmud Iskandar.
Lia edzino estas Raja Zarith Sofia kun kiu li havis ses filojn kaj unu filinon.
Sultan Ibrahim Ismail estas ŝateganto de motorcikloj, tial li estas la inspiranto de la ĉiujara rondveturo por motorcikloj.
La 14-an de aŭgusto 2017 lia ununura filino edziniĝis kiel Tunku Aminah Maimunah Iskandariah kun la nederlanda eks-futbalisto/eks-modelo Dennis Verbaas.

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dennis Verbaas (nederlande)
- Malajziaj ŝtatestroj: Johor
- Sultanejo de Johor
| ||||||||||||

