Ida (Saksio-Meiningen)
| Ida | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 25-an de junio 1794 en Meiningen | |
| Morto | 4-an de aprilo 1852 (57-jaraĝa) en Vajmaro | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | pneŭmonito | |
| Tombo | Princa kripto de Weimar | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Saksio-Meiningen | |
| Familio | ||
| Dinastio | Dinastio Wettin vd | |
| Patro | Georgo la 1-a de Saksio-Meiningen | |
| Patrino | Princess Louise Eleanore of Hohenlohe-Langenburg (en) | |
| Gefratoj | Bernardo la 2-a de Saksio-Meiningen kaj Adelajdo de Saksio-Meiningen | |
| Edz(in)o | Karlo Bernardo de Saksio-Vajmaro-Eisenach (1816–) | |
| Infanoj | princino Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Wilhelm Karl de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Anne de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Gustav de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Luise de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Hermann de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Amelie Auguste de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Edward de Saksio-Vajmaro-Eisenach | |
| Profesio | ||
| Okupo | aristokrato politikisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Ida Karolino (naskiĝinta la 25-an de junio 1794 en Meiningen, mortinta la 4-an de aprilo 1852 en Vajmaro) estis princino de Saksio-Meiningen kaj post nupto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Patro ŝia estis la fama duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen). Ŝia fratino Adelajdo iĝis brita reĝino.
La edukisto por ŝi kaj la fratino estis la kortega animzorganto Georg Karl Friedrich Emmrich. Dum la militaj jaroj 1814/15 ŝi meritis pri la ĝenerala provizo de soldatoj. En majo 1816 edzinigis ŝin Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiu estis generalo kaj venigis ŝin al la ŝanĝiĝantaj garnizonaj lokoj. La somerojn ŝi tamen preferis pasigi en Liebenstein kaj je Kastelo Altenstein. Tie ŝi ankaŭ estis dum la vojaĝo de la edzo al Norda Ameriko. En 1830 ŝi partoprenis kun la infanoj la kronadon de la bofrato Vilhelmo la 4-a (Britio) en Londono. En 1836 Ida aranĝis kiel daŭran dumsomeran restadejon la Vajmaran Palacon en Liebenstein.[1]
Popularecon kaj (karitatan) malavarecon ŝiajn laŭdis ĉiuj lokuloj. Ŝi mortis pro ftizo; tombo ŝia troviĝas en la Vajmara princa kripto. Monumentoj por ŝi troviĝas piede de la Burgruino Liebenstein (1854)[2] kaj sur la t.n. Ida-placo en Schalkau. Ĉi grundon donacis duko Georgo al la Schalkau-anoj ĝojante pri la naskiĝo de Ida.
Ŝi havis kvar filinojn kaj tri filojn, inter kiuj Eduardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach), Hermano (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj Amalio (Saksio-Vajmaro-Eisenach).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- August Wilhelm Müller: Ihre Hoheit die Herzogin Ida von Sachsen-Weimar-Eisenach, Vajmaro 1852 (Guglolibroj)
- R. Starklof: Das Leben des Herzogs Bernhard von Sachsen-Weimar-Eisenach, Band 1, Gotha 1865, p. 123-124 (Guglolibroj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- genealogia arbo[rompita ligilo]
- informoj pri ŝia patro
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ paĝoj de Natur- und Heimatfreunde Liebenstein
- ↑ "Ida-Denkmal" - ĉe: bad-liebenstein.de

