Identeca politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Identecpolitiko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Identeca politiko, identec-politiko, aŭ politiko de identeco estas politika starpunkto, kiu baziĝas sur la interesoj kaj vidpunktoj de la sociaj grupoj, kiuj formas partojn de la identecoj de homoj. La politikoj de identeco inkludas la manierojn, kiel oniaj politikaj vidpunktoj povas esti formitaj per partoj de onia identeco per malstrikte korelaciaj sociaj organizoj. Ekzemploj inkludas sociajn organizojn, kiuj baziĝas sur raso, socia klaso, socia sekso, etno, nacieco, seksa orientiĝo, malkapablo, religio, kulturo, lingvo kaj dialekto. Membro de ajna grupo ne necese engaĝiĝas en politiko de identeco.

Dum la malfrua parto de la 20-a jarcento, malplimultaj grupoj ekuzis identecan politikon por formi koaliciojn kaj kune argumenti siajn komunajn aŭ reciprokajn interesojn. Ekzemplo estas la movado por GLAT-aj rajtoj.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj homoj kritikis la politikon de identeco laŭ la rezono, ke ĝi distras onin for de pli fundamentaj aferoj, kia klaskonflikto en kapitalismaj socioj. Tiajn argumentojn esprimis, interalie, Eric Hobsbawm,[1] Todd Gitlin,[2] Michael Tomasky, Richard Rorty, Sean Wilentz, Robert W. McChesney, Bart Landry, kaj Jim Sleeper.[3] Hobsbawm, speciale, kritikis naciismojn, kaj la principon pri nacia memdetermino, adoptitan internacie post la dua mondmilito pro tio, ke laŭ li, naciaj registaroj estas nur esprimoj de reganta klaso aŭ potenco, kaj ilia multiĝado estis fonto de la militoj de la 20-a jarcento. Tial, Hobsbawm argumentas, ke identecaj politikoj, ekzemple kvira naciismo, Islamismo, kornvala naciismoUlstera fidelismo, ĉiuj estas nur apartaj versioj de unu burĝa naciismo.

La brita verkisto Owen Jones skribis:

Citaĵo
 En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj maldekstraj intelektuloj, kaj inspiritaj kaj informitaj de potenca labormovado, verkis centojn da libroj kaj artikoloj pri la problemoj de la laborista klaso. Tiaj verkoj helpos formi la vidpunktojn de politikistoj je la supro de la [Brita] Laborista Partio. Hodiaŭ, progresemaj intelektuloj multe pli interesiĝas pri identeco. ... Kompreneble, la luktoj por la emancipiĝo de virinoj, gejoj, kaj etnaj malplimultoj estas escepte gravaj aferoj. La Nova Laborista Partio kooptis ilin, trairigante aŭtentike progresemajn leĝojn pri geja egaleco kaj virinaj rajtoj, ekzemple. Sed tio estas agendo, kiu senĝene kunekzistis kun la almarĝenigado de la laborista klaso en politiko, permesante ke la Nova Laborista Partio protekas sian radikalan flankon dum ĝi kontinuas siajn Thatcher-ecajn politikojn. 
— Owen Jones, Chavs: The Demonization of the Working Class[4]

Pluraneco[redakti | redakti fonton]

En sia gazeto Mapping the Margins: Intersectionality, Identity Politics and Violence against Women of Color, Kimberlé Williams Crenshaw traktas identecan politikon kiel procedon, kiu kunigas homojn surbaze de kuna eco de iliaj identecoj. Crenshaw laŭdas identecan politikon pro ĝia kunigo de afrik-usonanoj (kaj aliaj neblankuloj), GLAT-aj homoj, kaj aliaj subpremitaj grupoj, kaj pro ĝia progreso.[5] Tamen, Crenshaw ankaŭ rimarkas, ke grupoj ofte kunvenas surbaze de kuna politika identeco, sed malzorgas ekzameni la malsamaĵojn inter si: "La problemo pri identeca politiko ne estas ĝia fiasko transiri malsamaĵojn, kiel iuj kritikantoj akuzas ĝin, sed male: ke ĝi tro ofte miksas aŭ ignoras engrupajn malsamaĵojn."[5]

Crenshaw argumentas, ke kiam la okcidenta socio pensas pri "negra," ili pensas pri negra viro, kaj kiam ĝi pensas pri "feminismo," ĝi pensas pri blankaj virinoj. Kaze de negraj virinoj, almenaŭ du partoj de iliaj identecoj estas subjektoj de subpremado: ilia raso kaj ilia sekso.[6] Crenshaw proponas, ke identecaj politikoj estas utilaj sed nur se oni konscias pri pluraneco kaj ĝia rolo en identecaj politikoj. Nira Yuval-Davis subtenas la kritikojn de Crenshaw en Intersectionality and Feminist Politics kaj klarigas, ke "Identecoj estas individuaj kaj kolektivaj rakontoj, kiuj respondas al la demando: 'kiu(j) estas mi/ni?'"[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amielandmelburn.org.uk articles
  2. PBS.org, Thinktank transcript 235
  3. Ppionline.org
  4. JONES, Owen. (2012) Chavs: The Demonization of the Working Class, p. 255. ISBN 978-1-84467-864-8.
  5. 5,0 5,1 Crenshaw, Kimberlé (1991-01-01). “Mapping the Margins: Intersectionality, Identity Politics, and Violence against Women of Color”, Stanford Law Review 43 (6), p. 1241–99. doi:10.2307/1229039. 
  6. CRENSHAW, Kimberle. (1989) Demarginalizing the Intersection of Race and Sex: A Black Feminist Critique of Antidiscrimination Doctrine, Feminist Theory and Antiracist Politics, p. 139–68..
  7. Yuval-Davis, Nira (2006-08-01). “Intersectionality and Feminist Politics”, European Journal of Women's Studies (en) 13 (3), p. 193–209. doi:10.1177/1350506806065752.