Idiomaĵoj en la ĉeĥa lingvo
Aspekto
Jen listo de idiomaĵoj en la ĉeĥa lingvo:
- být mlsný jako kočka (laŭvorte: esti frandema kiel kato): esti elektema en manĝaĵoj
- být falešný/úlisný jako kočka (laŭvorte : esti miela/hipokrita kiel kato): ne esti sincera
- protahovat se jako kočka (laŭvorte: tratiriĝi kiel kato): esti mallaborema
- číhat jako kočka na myš (laŭvorte: embuski kiel kato muson): esti tre pacienca
- chodit kolem toho jako kočka kolem horké kaše (laŭvorte: iradi ĉirkaŭ io kiel kato ĉirkaŭ varma pureo): ne esti kapabla decidiĝi; heziteme, eviteme respondi
- lézt po střeše jako kočka (laŭvorte: grimpi sur tegmento kiel kato): esti tre lerta
- být ulízaný jako kočka (laŭvorte: esti prilekita kiel kato): havi harojn aŭ vestojn tro regulititaj
- chytat myši (laŭvorte: ĉasi musojn): vivi nokte
- naučit starého kocoura myši chytat (laŭvorte: instrui al maljuna virkato ĉasi musojn) : ruza persono scias kapti aliajn
- být chudý jako kostelní myš (laŭvorte: esti malriĉa kiel preĝeja muso) : esti tre malriĉa (havante neniom)
- slepice (laŭvorte: kokino): parolema virino (bildo pri klaĉemulinoj kiuj klukas inter ili aŭ fiparolas pri aliaj)
- až kohout vejce snese (laŭvorte: kiam koko demetos ovojn): bildo pri evento kiu neniam alvenos
- vstávat s kohoutem (laŭvorte: ellitiĝi kun koko) ellitiĝi frumatene
- bít se/řvát/silný/statečný jako lev (laŭvorte: sin bati/rori/esti forta/esti kuraĝa kiel leono): esti tre forta