Idris
Aspekto
Idris estas vira nomo, kun duobla araba kaj kimra deveno.
Variantoj
[redakti | redakti fonton]- Araba: (Idris), Driss.
- Transskribo per Latina alfabeto: Idris, Idrîs, Idrīs, Idriss.
- Transskribo per Cirila alfabeto: Идрис.
- Anglaj transskriboj: Edris, Idries.
- Araba dialekto: Driss.
- Nigra Afriko: Idrissa.
Idris en la Korano
[redakti | redakti fonton]La nomo Idris aperas du-foje en la Korano[1]:
- Ĉapitro 19 Marjam 16-a parto
- 57. Rakontu tion, kio estas en la Libro pri Idrīs. Vere li estis verama, profeto,
- 58. kaj Ni plialtigis lin al eminenta rango.
- Ĉapitro 21 Al-Anbijā 17-a parto
- 86. Memoru Iŝmaelon kaj Idrīson kaj Zul-Kifl (Jeĥeskelon). Ili ĉiuj estis persistemuloj.
- 87. Ni lasis ilin ĉiujn eniri Nian gracon, ĉar ili estis justuloj.
Kimra nomo
[redakti | redakti fonton]Idris estas populara kimra nomo kiu signifas "arda sinjoro". En kimra legendo "Idris la Giganto" estis astronomo kaj magiisto, kiu havis sian observatorion sur "Cader Idris"[2].
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Idris (Libio): Idris la 1-a
- Idriss Déby: Prezidanto de Ĉado
- Idris Elba (naskonome: Idrissa Akuna Elba): Brita aktoro
- Idris Zjazikov: unua sekretario de Inguŝa Aŭtonoma provinco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Nobla Korano, Serio "Oriento-Okcidento" n-ro 10, Tk, Kopenhago, 1970
- ↑ Dictionary of First Names, Collins GEM, Londono kaj Glasgovo, 1967, 1980, ISBN 0 00 458748 0