Idris Elba
Idris Elba | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Elba en 2018
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Idrissa Akuna Elba | ||||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1972 (48-jara) en ![]() | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Londono [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Sieraleono [#] | ||||
Alma mater | National Youth Music Theatre [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • produktoro • diskĵokeo • filmaktoro • muzikproduktisto • komponisto • teatra aktoro • televida aktoro • televida produktoro [#] | ||||
Aktiva en | Novjorko [#] | ||||
Aktiva dum | 1994 ĝis nun | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Aktorado | |||||
Premio Ora Globo | |||||
Plej bona aktoro en miniserio aŭ telefilmo 2011 Luther | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Idrissa Akuna ELBA naskiĝis la 6-an de septembro 1972 en Hackney, Londono, estas brita aktoro, kinproduktoro, muzikisto kaj repisto. Li estas konata pro ludado de la trafikisto Stringer Bell en la HBO serio The Wire, DCI John Luther sur la BBC Unu serio Luther kaj Nelson Mandela en la biografia filmo Mandela: Long Walk to Freedom (2013). Li estis nomumita kvarfoje por Premio Ora Globo el kiuj gajnis unufoje, kaj estis nomumitaj kvinfoje por premio Emmy Award.[1]
Elba aperis en American Gangster de Ridley Scott (2007), Takers (2010), Thor (2011) kaj ĝiaj daŭrigoj Thor: The Dark World (2013) kaj Thor: Ragnarok (2017). Li estis ankaŭ en Prometeo (2012), Pacific Rim (2013), Beasts of No Nation (2015), pro kio li ricevis BAFTA kaj Ora Globo nomumojn, kaj Molly's Game (2017). En 2016 li voĉrolis kiel ĉefon Bogo en Zootopia, Shere Khan en La libroj de ĝangaloj, Fluke en Finding Dory kaj ludis la rolon de Krall en Star Trek Beyond.
Aldone al sia aktorlaboro, Elba estas diskisto sub la kromnomo DJ Big Driis (aŭ Big Driis la londonano) kaj repo- kaj anim-muzikisto. En 2016 li aperis en listo de la Plej Influaj Personoj en la Mondo laŭ Time 100.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Idris Elba Interview: The Hustler (angle). Esquire. Alirita 2016-05-18.